Ĝabalija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝabalija
urbo
Administrado
Poŝtkodo 00972
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 82 877  () [+]
Loĝdenso 3 315 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 32′ N, 34° 29′ O (mapo)31.52805555555634.483055555556Koordinatoj: 31° 32′ N, 34° 29′ O (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ĝabalija (Palestina aŭtonomio)
Ĝabalija (Palestina aŭtonomio)
DEC
Ĝabalija
Ĝabalija
Situo de Ĝabalija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jabalia [+]
vdr

Ĝabalija, arabe جباليا, angle Jabalia estas palestina urbego en la Gaza Sektoro. Apartenaĵo de la urbego estas la rifuĝejo en la nordo. La proksima urbo Nazla estas parto de la Ĝabalija municipo.

Mapo pri la Gaza Sektoro

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝabalija situas sur la marborda ebenaĵo de Mediteraneo 4 kilometrojn norde de Gaza-urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Panoramo al Ĝabalija

Laŭ la arkeologoj filistoj vivis en la regiono. Oni trovis tie grandan tombejon el la 8-a jarcento antaŭ Kristo. Oni trovis ankaŭ monaĥejon el la bizanca periodo. La sekva periodo apartenis al la mamelukoj, kiuj postlasis moskeojn. Ekde 1517 la loko apartenis al la Otomana Regno. Post la 1-a mondmilito Ĝabalija apartenis al Palestino kiel brita mandato. En la censo en 1922 Ĝabalija havis 1,775 islamanojn, en 1931 2,425 islamanojn kun 631 domoj, en 1945 3,520 arabojn. Ili produktis en la irigeblaj teroj citrusojn, bananojn, cerealojn. Post la fondiĝo de Israelo en 1947 Egipto okupis la Gazan Sektoron sed en 1967 Israelo reokupis ĝin. Ekde la Kontrakto de Kairo de 1994, ĝi staras parte sub rego de palestina registaro. En 2005 Israelo preskaŭ tute transdonis la regadon al la novelektita palestina registaro. Poste sekvis sennobraj konfliktoj, la urbego estas ruina.

Ruina domo en Ĝabalija
Detruita domo en Ĝabalija

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Preter Ĝabalija kuras ŝoseo, kiu trairas la plenan Gazan Sektoron.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]