Ŝoguno (romano)
Shōgun | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | James Clavell | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1975 | ||||
Eldonejo | Amphora | ||||
Ĝenro | historia romano | ||||
Loko de rakonto | Japanio | ||||
| |||||
Ŝoguno (Shōgun) estas anglalingva romano de verkisto James Clavell, verkita en 1975. Kronologie estas ĝi la unua rakonto de la serio "La azia sagao" de tiu ĉi aŭtoro.
La agado de la libro okazis en la jaro 1600 en Japanio kaj temis pri la potenca leviĝo de daimio Toranaga (bazita sur reala persono, Tokugawa Ieyasu), kiel ĝin vidis anglia ŝipisto John Blackthorne (kreita laŭ William Adams).
Intrigo
[redakti | redakti fonton]John Blackthorne (kromnomota Anĵin, "Piloto") vrakis per nederlanda komercoŝipo Erasmo ĉe la bordo de Japanio. Tio okazis en la periodo, kiam eksa unuigistoj-diktatoroj Goroda kaj Nakamura estis ambaŭ jam mortintaj, kaj pluraj daimioj interbatalis je la regado. Anĵin iĝis servanto de Toranaga, daimio de Kanto, regiono de nuntaga Tokio. Interalie li konatiĝis kun virino Mariko, kiu adeptigadis Anĵinon en la japanan kulturon. Ŝi estis unu el la tiamaj malmultaj kristanoj en Japanio.
Spite la malamikaj kondiĉoj akiris Anĵin fine komprenon kaj respekton, li eĉ iĝis la unua eksterlanda samurajo.
En epilogo Toranaga prognozis la batalon de Sekigahara kaj tion, ke li iĝos la ŝoguno de Japanio.
Roluloj
[redakti | redakti fonton]Multaj roluloj de la libro estas bazitaj sur realaj historiaj personoj:
- Joŝinaga Toranaga - Tokugawa Ieyasu (1543-1616)
- Sudara - Tokugawa Hidetada (1579-1632)
- Naga - Takeda Nobuyoshi (1583-1603)
- Iŝido - Ishida Mitsunari (1561-1600)
- Oĉiba - Yodo-dono (1569-1615)
- Jaemon - Toyotomi Hideyori (1593-1615)
- John Blackthorne - Miura Anjin/William Adams (1564-1620)
- Vinck - Jan Joosten van Lodensteijn (1560-1623)
- Toda Mariko - Hosokawa Gracia (1563-1600)
- Toda Hiromacu "Fera Pugno" - Hosokawa Fujitaka (1534-1610)
- Toda Buntaro - Hosokawa Tadaoki (1563-1646)
- Toda Saruĵi - Hosokawa Tadatoshi (1586-1641)
- Goroda - Oda Nobunaga (1534-1582)
- Nakamura - Toyotomi Hideyoshi (1536-1598)
- Akeĉi Jinsai - Akechi Mitsuhide (1528-1582)
- Martin Alvito - João Rodrigues (misiisto)