Ŝtata Universitato Ilia
Ŝtata Universitato Ilia | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato | |||||
moto | LIGAMUS Ni Unuiĝas | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 2006 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 41° 42′ 35″ N, 44° 47′ 8″ O (mapo)41.7098333344.7855Koordinatoj: 41° 42′ 35″ N, 44° 47′ 8″ O (mapo) | ||||
lando | Kartvelio | ||||
urbo | Tbiliso | ||||
adreso | Kakutsa Cholokashvili ave 3/5 | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 16 601 vd (stato: 2019) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Ŝtata Universitato nomita laŭ Ilia Ĉevĉevdze (kartvele ილიას სახელმწიფო უნივერსიტეტი; angle Ilia State University, akronime ISU) estas universitato situanta en la ĉefurbo de Kartvelio, Tbiliso [1][2][3].
Establo
[redakti | redakti fonton]La universitato estis establita en 2006 kiel fuzio de du universitatoj al kiuj diversaj esplorinstitutoj estas ligitaj. "La Ŝtata Universitato de Kulturo kaj Lingvoj nomita laŭ Ilia Ĉevĉevdze kunfandiĝis kun la "Universitato Solhan Saba-Orbaliani " (origine la "Pedagogia Instituto nomita laŭ Solhan Saba-Orbaliani"). Al kiuj aldoniĝis la "Akademio de sporto kaj fizika edukado", la "Pedagogia Kolegio David Gormiŝvili", la " Jakob Gogebaŝvili eduka esplora institucio" kaj la "Jevgeni Haradze Astrofizika Observatorio " - sismologia monitora centro kaj zoologia instituto. Entute ses institucioj.
La blazono de la institucio inkluzivas ses librojn (en la supra maldekstra kvadrato) reprezentante la ses instruejojn kiuj kunfandiĝis.
Blazono
[redakti | redakti fonton]La blazono estas dezignita laŭ kvarkampa eŭropa blazonstilo.
Sur la unua lazura kampo, ses arĝentaj (blankaj) malfermaj libroj signifas la unuajn ses kolegiojn kaj lernejojn de la Ŝtata Universitato Ilia dum establado. La libroj portas surskribojn de la tri liberecoj kiuj kuŝas en la koro de la Universitato: akademia libereco, libereco de konscienco kaj libereco de elekto.
La dua kampo portas grandan purpuran krucon formantan kvar partojn kun Bolnuri-Katskhuri-krucoj interne. La kartvela nacia flago signifas la ŝtatan statuson de la universitato.
La tria kampo kun du duono arĝentaj kaj duono purpuraj krucitaj ŝlosiloj de Andreo (scioŝlosiloj) signifas ke la universitato tenas la metodojn de edukado.
Sur kvara lazura (blua) kampo estas tri ermenoj. felovelditaj purpuraj akademiaj ĉapoj signifas la pasintecon de la du altlernejoj, ilian fuzion kaj la estontecon de la lastatempe formita Universitato.
Sub la ŝildo de la blazono, la devizo-rubando portas la latinan surskribon « LIGAMUS », signifanta «Ni Unuiĝas», t.e. la aspiro de la Universitato kunigi esploradon kaj edukadon, kunigi ekzistantajn scion, kreante novan komprenon kaj transdoni ĝin al studentoj kaj socio
Nuntempe
[redakti | redakti fonton]La Ilia Ĉevĉevdze Ŝtata Universitato havas sep fakultatojn, inkluzive de [4]
- fakultato de Edukado, Lingvistiko kaj Fremdlingvoj (angla, germana kaj slava lingvostudoj, lirika poezio, mezorientaj studoj kaj komparata literaturo)
- fakultato de filozofio kaj sociosciencoj. (filozofio, sociologio, politiko kaj ĵurnalismo) [5]
- fakultato de vivsciencoj (biologio, biokemio, genetiko, botaniko kaj zoologio) [6]
- fakultato de fiziko kaj matematiko.
En la universitato oni povas akiri bakalaŭrajn kaj magistrajn diplomojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ILIAUNI IS THE BEST RESEARCH INSTITUTION IN CAUCASUS. Alirita 2020-01-06.
- ↑ About Us. Alirita 2020-01-06.
- ↑ Facts and Figures. Alirita 2020-01-06.
- ↑ Research Institutes - ILIA STATE UNIVERSITY. Alirita 2020-01-06.
- ↑ School of Arts and Sciences. Alirita 2020-01-06.
- ↑ SCHOOL OF NATURAL SCIENCES AND MEDICINE. Alirita 2020-01-06.