Pola mesianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mesianismo estas pola filozofa sistemo, kies disfloro okazis inter la novembra ribelo kaj la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio, post falo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

Mesianismo havas sian komencon en antikva Israelo, kie dum okupacioj Israelidoj atendis al venado de Mesio, Savanto. Kiam li alvenos - laŭkrede - komenciĝos fino de la mondo. Simile al Izraelidoj kredas Muzulmanoj, kiuj atendas al venado de Mahdi.

Pola mesianismo komenciĝas de Wojciech Dębołęcki, la monaĥo, kiu opiniis ke Pollando estas Mesio de nacioj. Laŭ li la pola nacio, kiu devenas de malnova sarmata nacio estas inklinita por regado en la mondo. Poste en romantikismo pola mesianismo opiniis ke ekzistas Kristo de nacioj, kiu estas slava nacio. La esenco de pola romantika mesianismo estis poste ankaŭ metafizika, kiun reprezentis Adam Mickiewicz ("Pollando, la Kristo de nacioj"), kaj historia, kiun reprezentis Juliusz Słowacki ("Pollando, la Winkelried de nacioj").

Enfine en la polan filozofian sistemon mesianismo estis enkondukita de Józef Hoene-Wroński. Laŭ li la homaro estas inklinita al memscia, ennaskigita en homa esto paco, religio, scienco, bono kaj vero. Tiu filozofio devenas de filozofio de Hegelo, kies filozofio kreis fundamentojn de la ideo de inklino en lia idea mondo. La formo de Hegela mondo, la etaĝoj, strukturoj de konscioj kaj animoj estis poste uzita de pola mesianisto Andrzej Towiański, kiu prelegis pri ekzisto de kolumnoj de animoj bonaj kaj malbonaj. Laŭ Towiański homo estas inklininta al mizerikordo kaj paco. Pri Towiański oni opinis ke li estas unua el profetoj de Dio. La penso de mesianismo ekzistiĝis ankaŭ en filozofio de Karol Libelt, kiu propagis ideon de nacia filozofio. La mesianisma penso estas videbla eĉ en filozofio de la papo Johano Paŭlo la 2-a.

Mesianismo vivis kiel forto de sonĝo pri libera Pollando dum 19-a jarcento. Ĝi ekzistas en romantika kaj pozitivisma pola literaturo (ekz. Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Seweryn Goszczyński, Cyprian Norwid), muziko (ekzemple en la operoj de Stanisław Moniuszko) kaj en la pentraĵoj {Jan Matejko).

Plej gravaj mesianistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.