Bronisław Trentowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bronisław Trentowski
Persona informo
Bronisław Trentowski
Naskiĝo 21-an de januaro 1808 (1808-01-21)
en Opole
Morto 16-an de junio 1869 (1869-06-16) (61-jaraĝa)
en Freiburg
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio vd
Subskribo Bronisław Trentowski
Profesio
Okupo filozofopublikigistopedagogo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bronisław Ferdynand Trentowski (naskiĝis la 21-an de januaro 1808 en vilaĝo Opole, distrikto Chełm, mortis la 16-an de junio 1869 en Freiburg) – unu el la plej eminentaj polaj filozofoj kaj pedagogoj de la 19-a jarcento, mesianisto, framasono.

Edukito de Piarista Ordeno en Łuków. Post malvenko de la novembra ribelo, kiun li partoprenis, elmigris al Germanio. Tie aperis unu el liaj plej gravaj vivoverkoj titolita Chowanna, subtitole: La sistemo de nacia pedagogio kiel scipovo de edukado, instruado kaj klerigo, aŭ unuvorte klerigado de nia junularo. La unua eldono de ĉi tiu duvoluma verko aperis en 1842. Kiel la unua aŭtoro en la pola lingvo en sia libro Rilato de filozofio al kibernetiko, aŭ la arto regi nacion de 1843, li uzis la terminon "kibernetiko". En la jaroj 1847-1848 prilaboris la verkon Slava kredo, aŭ etiko vartanta la universon, kie pruvadis, ke la slavaj dioj estas formo de la sama dio, kiun adoras kristanoj.

Omaĝe al li oni nomis stratojn en kvartaloj de Bydgoszcz, Vroclavo, Varsovio kaj ankaŭ en Świnoujście kaj Przemyśl.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]