Ernst Udet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Udet
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1896 (1896-04-26)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 17-an de novembro 1941 (1941-11-17) (45-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo pafvundo
Tombo Invalids' Cemetery
Lingvoj germana
Loĝloko Bichl
Ŝtataneco Nazia Germanio
Familio
Amkunulo Ehmi Bessel
Infano Dinah Hinz
Okupo
Okupo piloto • militpiloto • Flug-aso • aerobatics pilot • oficiroaktoroaŭtoropolitikisto
vdr

Ernst Udet (naskita la 26-an de aprilo 1896 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 17-an de novembro 1941 en Berlino) estis germana piloto kaj aerarmea generalo.

Li lernis flugi antaŭ 1914 kaj estis unu de la plej elstaraj germanaj flug-asoj en la unua mondmilito, kun 62 aeraj venkoj. Post malvenko de la unua mondmilito, li aliĝis al la refondiĝanta germana aerarmeo, kie li agadis kiel teknika organizisto. Li estis elstara piloto, sed ne havis kapablon pri la strategia planado.

Liaj ŝatataj aviadiloj estis la Messerschmitt Bf 109, Stuka kaj la malpezaj bombaviadiloj. Post la malsukcesoj de la angliaj aerbataloj (kaj nesukcesoj en la Sovetunio) rompis lin, sed helpis tion ankaŭ personaj konfliktoj.

Li memmortigis sin en novembro de 1941, sed la nazia propagando prezentis la aferon kvazaŭ li mortintus je akcidento dum elprovo de nova armilo.

Germana verkisto Carl Zuckmayer portretis lin kiel generalo Harras en la teatraĵo „Des Teufels General“ (La generalo de l' diablo).

Ernst Udet en la unua mondmilito