Tarianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2 684
Tarianoj
Indiĝenaj popoloj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Tariana • Aravakeca lingvaro
vdr
Portreto de indiĝena ĉefo (ĉz. 1882)
Cesto - Tariana, Rio Uaupés 1978 MN 01

La tarianoj estas anoj de unu el la indiĝenaj etnoj en Brazilo. Ili parolas tarianan lingvon el la lingvofamilio Arawak. Ili estas ĉirkaŭ 1.800 homoj kaj loĝas apud riveroj Negro, Uauapés kaj Papuri en brazila subŝtato Amazonas. Ili havas oftajn kaj gravajn ekonomiajn kaj sociajn rilatojn kun aliaj indiĝenoj de la regiono, ĉefe kun tukanoj. La tarianoj ne povas geedziĝi al desanoj, kubeŭoj boneoj, tukanoj kaj baniŭoj, ĉar ili estas "fratroj", t. e, havas la saman mitan prapatron, Pamãli-Maxsã. Ili ekonomie havas primitivan agrokulturon de manioko, kolektas fruktojn kaj veĝetaĵojn en la ĝangalo kaj ĉefe fiŝkaptas. Kulture, ili havas iniciatajn ritojn tre kompleksajn por knaboj. Virinoj ne povas partopreni plejparton de la ritaro, ĉefe ili ne povas vidi la magiajn flutojn Miñapõ'rã. Oni kredas ke, se virinoj rabus la flutojn, ili estrus la virojn kaj malharmoniigis la mondon. Ili uzas halucinajn trinkaĵojn kaj estas multaj tipoj da ŝamanoj en la triboj: blovantaj ŝamanoj, enspiraj ŝamanoj, teraj ŝamanoj, ĉielaj ŝamanoj, ktp. Hodiaŭ, multaj katolikaj misiistoj influas en la loka kulturo, ĉefe kontraŭbatalante ŝamanojn kaj tarianan lingvon, anstataŭigita per la tukana lingvo parolata de misiistoj. Estas tri subgrupoj de tarianoj: Mahãpea, Oaparo kaj Diroá.

La mito pri origino[redakti | redakti fonton]

Laŭ ilia mito (iom konfuza, laŭ eŭropdevena vidpunkto), la dio Oaĥo metis en kanuo la heroojn Pamãli-Maxsã kaj ili iris de la "Lakta Lago" ĝis la rivero Negro. Eble la "Lakta Lago" estas la maro. Ŝajne ili eliris la Laktan Lagon, ĉar la virinoj rabis la Miñapõ'rã flutojn de ilia patro O'ã-Ĥë. O'ã-Ĥë okultis la fluton miñapõ'rã en la porto kaj diris al siaj filoj ke ili baniĝu tie, ĉar li ne volis ke siaj filinoj sciis pri la flutojn. Sed la gefiloj ne komprenis kaj la filinoj iris baniĝi anstataŭ la filoj. Virinoj trovis fluton, kiu fuĝis de ili, sed ili trovis la flutojn kaj metis ilin en siajn vaginojn. Sed la patro malkaŝis la rabon, la viroj eliris la vilaĝon kun tutaj la objektoj de la tribo kaj virinoj restis apud Lakta Lago.

Kiam ili alvenis la akvofalon Ipanoré ili saltis en ĝi kaj eliris de ĝi transformiĝitaj en homoj, antaŭ ili estis "waxti" (duondioj). La unua homo esti papatro de la tukanoj, la dua la papatro de la makuoj, kvankam la makuoj ne rigardas sin kiel "frato" de aliaj triboj de la regiono, ktp. Malgraŭ tio, la tarianoj ne devenas de unu el la herooj Pamãli-Maxsã, sed iliaj prapatroj eliris el unu truo en akvofalo Arara kaj trovis la heroon Pamãli-Maxsã, kiu adoptis ilin.