Regionaj religioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni povas nomigi kiel regionaj religioj tiuj religioj kiuj naskiĝis (kiel ĉiuj) en specifa mondoregiono, sed poste ne disvastiĝis multe for de tiu aŭ, se tio okazis, ekzemple kiel ĉe Judismo, ĉiam restis en tiu regiono la referencpunkto (tiukaze Palestino). Ĉe aliaj religioj (pli mondaj), kvankam naskiĝis en preciza mondoparto, rapide disvastiĝis tutmonde kaj nuntempe oni ne povas diri, ke la ĉefa referencpunkto daŭre estas la naskiĝloko; tiele okazis kun kristanismo, naskita ankaŭ en Palestino, sed rapide disvastiĝita tra la tuta Eŭropo kaj poste tra la tuta mondo, aŭ ĉe Islamo, naskita en Arabio, sed poste disvastiĝita tra la tuta Nordafriko kaj Azio, tiel ke nuntempe la plej parto de islamanoj loĝas en sudorienta Azio, nome Indonezio, Barato, Pakistano, Bangladeŝo, ktp. Same ankaŭ Budhismo disvastiĝis tra multaj ĉefe sudorienta aziaj landoj.

La plej konataj kaj gravaj regionaj religioj estas jenaj:

  • Judismo, kiu naskiĝis en Palestino kaj rapide disvastiĝis tra la Mediteraneo kaj pli for kaj, kvankam nuntempe estas en Usono, kie estas pli da judoj, Palestino post la kreo de la ŝtato Israelo denove iĝis la centro de la judismo.
  • Ŝintoismo estas indiĝena religio de Japanio. Praktike apenaŭ ekzistas for de tiu insularo, kie estas diversaj tipoj, inter ili, tiu ŝtata aŭ ŝtateca kaj eĉ tiu de tre konata en Esperantio sekto Oomoto.
  • Hinduismo naskita en Hindio, kie estas nun majoritata religio kiel en Nepalo.
  • Ĝainismo naskita en centra Barato, disvastiĝis al najbaraj landoj, sed de kiam hinduismo, budhismo kaj islamo disvastiĝis en tiuj samaj landoj, restis Barato kiel la ununura lulilo de tiu religio.
  • Zoroastrismo naskiĝis en la teritorio de la nuntempa Irano, kie ankoraŭ spite la disvastiĝo de Islamo restas kredantoj de tiu religio; kromaj sekvantoj estas en Barato, sed malmulte kompare.
  • Konfuceismo naskiĝis en Ĉinio kaj influis pli ol disvastiĝis en najbaraj landoj.
  • Sikhismo naskiĝis en Panĝabo, en Barato, kaj tie kaj nur tie estas majoritata religio, krom loĝantaroj en almigradaj landoj.
  • Rastafarianismo estas movado pli ol religio, sed ĉiukaze sufiĉe ligata al insulo Jamajko.