Klek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klek troviĝas en (verda) Municipo Zrenjanin en Serbio
Mapo pri municipo Zrenjanin
Estonta preĝejo de Klek

Klek, serbe Клек, rumane Clec, hungare Bégafő estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Klek situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Zrenjanin-Rumanio, laŭ maldekstra bordo de Bega.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1718-1723 Kanalo Bega pretiĝis inter Temeŝvaro kaj Klek, kiu ebligis la loĝadon en la marĉa regiono. La malnova vilaĝo fondiĝis fare de germanoj en 1766. Pro la oftaj inundoj en 1818 la nova vilaĝo translokiĝis iom fore, kie 168 domoj konstruiĝis. En 1831 pro ĥolero 82 homoj mortis. En 1837 tertremo okazis. En 1910 Bégafő iĝis centro de liverado trajne kaj ŝipe. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Klek 2959 homoj, (2683 serboj (91 %), 73 rumanoj, 47 hungaroj, 43 ciganoj, 25 jugoslavianoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Loko de iama katoloka preĝejo de Klek