Barbara Maciejczyk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Maciejczyk
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1981 (1981-08-26)
en Biała Podlaska
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (28-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo stevardo
vdr

Barbara Maria Maciejczyk (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1981 en Biała Podlaska, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – stevardino, kiu pereis la 10-an de aprilo 2010 en katastrofo de la pola aviadilo Tu-154M en Smolensk, laboristino de la 36-a Speciala Regimento de Transporta Aviado je la nomo de la Defendantoj de Varsovio (entute pereis tri stevardinoj).

Dum la flugo PLF 101 al Smolensk la 10-an de aprilo 2010 Barbara Maciejczyk plenumis en la aviadilo Tu-154M funkcion de la ĉefino sur la ferdeko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 2002 Barbara Maciejczyk finis mezlernejon kaj ekstudis en Fakultato de Slava Filologio ĉe Varsovia Universitato, en Supera Lernejo de Komunikado kaj Amaskomunikiloj je la nomo de Jerzy Giedroyć en Varsovio kaj en Studejo pri Administrado de Homaj Potencoj.

La 2-an de januaro 2007 komencis laboron en la 36-a Speciala Regimento de Transporta Aviado kaj de la 16-a de februaro 2009 eklaboris kiel stevardino. Flugis ĉirkaŭ 1397 horojn.

La 25-an de aprilo estis enterigita kun armea honorigo en la Armea Tombejo en Powązki en Varsovio kun tri aliaj membroj de la aviadilaj funkciuloj: subkolonelo piloto Robert Grzywna, subleŭtenanto Andrzej Michalak kaj stevardino Natalia Januszko; dum funebra solenaĵo super la tombejo traflugis kvar aviadiloj de la aviadila ensemblo Biało-Czerwone Iskry (Blankaj-Ruĝaj Fajreroj).

En 2010 la tomba ŝtono de Barbara Maciejczyk en la Armea Tombejo, kune kun tomboŝtonoj de 27 aliaj personoj iĝis integra parto de la monumento omaĝe al la viktimoj de la katastrofo en Smolensk, malkovritan la 10-an de novembro 2010.

La 10-an de majo 2011 en Podlaĥia Galerio en Biała Podlaska oni inaŭguris ekspozicion memorigantan armean generalon piloton Andrzej Błasik kaj Barbar Maciejczyk.

La 16-an de aprilo 2010 estis postmorte distingita de la Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.