Hortus Cliffortianus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hortus Cliffortianus
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Karolo Lineo
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1738
Ĝenro natura historio
vdr

Hortus Cliffortianus estas verko de komenca botanika literaturo publikigita en 1737.

La verko estis kunlaboro inter Karolo Lineo kaj Georg Dionysius Ehret, financita de George Clifford en 1735-1736. Clifford, riĉa bankisto el Amsterdamo estis entuziasma botanikisto kun granda herbario kaj estro de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio. Li allogis talentojn de botanikistoj kiaj Lineo kaj artistoj kiaj Ehret. Kune ĉe la somera bieno de Clifford ĉe Hartecamp, sude de Haarlem en Heemstede ĉe Bennebroek, ili produktis la unuan akademian klasigon de angla ĝardeno. La ĝardeno ĉe Hartekamp estis tre fama jam antaŭ George Clifford aĉetis la lokon en 1709. Dum lia posedo, la nombro de raraj plantoj ege kreskis, krom domoj por multaj tropikaj plantoj kiujn li kolektis danke al komercaj konektoj tutmonde. Li estis grava amiko kaj semoliveranto por la botanikisto Herman Boerhaave, kies somera hejmo (kaj ĝardeno) ĉe Oud Poelgeest estis tuj per trekschuit laŭlonge de la kanalo Haarlem-Leiden konata kiel Leidsevaart.

En 1736 George Clifford famiĝis pro sukceso en kreskado de unua endoma bananarbo, kaj pro tio Lineo akceptis verki ĉe li.

George Clifford mortiĝis en 1760 kaj lasis la negocojn kaj posedon al siaj filoj, kaj poste ĝi iom ruiniĝis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksterajl ligiloj[redakti | redakti fonton]