Zuidlaren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zuidlaren
setlejo • loĝloko en Nederlando • nederlanda municipo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9470–9472
Demografio
Loĝantaro 1 164  (1830) [+]
Geografio
Geografia situo 53° 6′ N, 6° 41′ O (mapo)53.09426.6844Koordinatoj: 53° 6′ N, 6° 41′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zuidlaren (Nederlando)
Zuidlaren (Nederlando)
DEC
Zuidlaren
Zuidlaren
Situo de Zuidlaren

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zuidlaren [+]
vdr
Zuidlaren sur la mapo de Nederlando.
Centro (malhelverda) en la vilaĝo Zuidlaren (helverda)

Zuidlaren estas vilaĝo en la nordo de la provinco Drenthe Nederlando. Zuidlaren estas parto de la municipo Tynaarlo.

La vilaĝo situas sur la Hondsrug, sude de la urbo Groningen kaj havas pli ol 10.000 loĝantojn kaj pro tio estas la plej granda vilaĝo en la municipo. La municipo Zuidlaren estis kunigita en 1998 kun la municipoj Vries kaj Eelde en unu nova municipo kiu en la komenco ankaŭ nomiĝis 'Zuidlaren', sed unu jaro pliposte oni ŝanĝis la nomon en 'Tynaarlo'.

Vidindaĵoj & eventoj[redakti | redakti fonton]

Zuidlaren, vilaĝcentra placo.
Zuidlaren, Berend Botje.

En Zuidlaren ĉiujare je la tria mardo en oktobro estas la Zuidlaardermarkt (Foiro). Origine ĝi estis ĉevalofoiro. La kontraŭparto, la ĉiujara Rodermarkt estas je la 4-a mardo en septembro en Roden, origine bovinofoiro.

Zuidlaren havas sep vilaĝcentra-placojn, kio estas por multaj homoj kaŭzo por viziti la vilaĝon. Ankaŭ la Pieterpad kondukas tra Zuidlaren. La vilaĝo posedas du gravajn statuojn. La unua, du komercistoj kun ĉevalo, referencas al la ĉevalfoiro. La dua, de Berend Botje, referencas al la konata kanto kiu referencas al la ununura marheroo de la provinco Drenthe: Lodewijk van Heiden (1773-1850).

Zuidlaren havas nobeldomon, Laarwoud, kiu estis antaŭ la kunfandiĝo de la municipoj Zuidlaren, Eelde kaj Vries (kaj kelkajn jarojn pliposte) la urbodomo. La Prins Bernhardhoeve estas granda kaj konata kongresejo en la mezo de la vilaĝo, en kiu i.a. okazas ĉevalkonkursojn.

Oriente de la vilaĝo, ĉe la kanalo al la Zuidlaardermeer estas muzeomuelejo De Wachter. Ĝi estas ventmuelejo kie oni muelas grenon kaj spicojn, kun la ebleco por transiri al vapormaŝinoj kiam ne estas sufiĉe da vento.

Monumento por la 800-a Zuidlaardermarkt[redakti | redakti fonton]

Je la 13-a de oktobro 2000 oni inaŭguris en Zuidlaren monumenton okaze de la 800-a Zuidlaardermarkt. Ĉi tiu foiro konatiĝis kiel la plej granda ĉevala aŭtunofoiro de Eŭropo kaj ĉiujare estas vizitata de proksimume 150.000 homoj. La fondaĵo "Eventoj Zuidlaardermarkt" planis por okaze de la 800-a foiro en 2000 realigi monumenton en la centro de Zuidlaren.

Finfine ĝi fariĝis statugrupo (kiu konstistas el naturgranda ĉevalo kun du foirkomercistoj) per kio, en realisma maniero, oni interpretas la ĉevalkomercon. Kiel modelo por la ĉevalo oni uzis la ĉevalon Tinus de la konata ĉevalkomercisto el Zuidlaren s-ro W. Roelfsema. La kreinto de ĉi tiu bronza monumento, kiu pezas 1500 kg, estis la artisto Frans RAM el Hogebeintum. La statuo estis inaŭgurita de lia reĝa moŝto princo Willem-Alexander.

'Amikeco Eternigita'[redakti | redakti fonton]

Alia statuo kiu estas malpli karakteriza por la historio de Zuidlaren, sed tamen nuntempe estas parto de la vilaĝa vidaĵo estas la statuo 'Vriendschap Vereeuwigd' (Amikeco Eternigita). Ĉi tiu statuo situas je la Brink O.Z. (orienta flanko) ĵus kontraŭ la ĉefenirejo de la Prins Bernhardhoeve. La statuo referencas al la incendio kiu detruis grandan parton de la Prins Bernhardhoeve en 1986. La nomo de la statuo estas elpensinta de la loka Rotario klubo Zuidlaren-Anloo. Pro tio ke kostoj de la statuo estas pagitaj de amika Rotario klubo el Achim, Germanio.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Zuidlaren estas dividita en diversaj kvartaloj, ĉar Zuidlaren estas kunfandiĝo de diversaj vilaĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]