Árpád Horváth (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Horváth
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1907 (1907-08-03)
en Győr
Morto 6-an de januaro 1990 (1990-01-06) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Q900107Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo kemia inĝeniero • gimnazia instruisto • sciencovulgarigisto • historiisto de tekniko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Árpád Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Árpád estis hungara verkisto, kemiisto, instruisto, profesoro.

Árpád Horváth [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1907 en Győr. Li mortis la 6-an de januaro 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Horváth frekventis benediktanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li iĝis teknikisto kaj horloĝisto. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1934. Li komencis labori en 1933 en kemia laborejo en Győr, en la sekva jaro li instruis jam en la sama urbo. Inter 1939 kaj 1941 li faris administran laboron en uzino, poste li havis postenon en la ministerio pri industrio. En 1941 li doktoriĝis en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Depost la 2-a mondmilito li denove instruis en diversaj lernejoj, ekde 1967 en Trafika Altlernejo de Győr. Dum sia vivo li verkis multe da libroj por la junularo. Li ofte kontribuis pri Ányos Jedlik, Loránd Eötvös, Thomas Alva Edison, Jules Verne.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A pannonhalmi jardangok (1934)
  • A dilatométer munkája (1944)
  • Jedlik Ányos győri dinamója (1954)
  • Az óra regénye (Romano de la horloĝo), (1957)
  • Ékszer, óra- és ajándékcikkek áruismerete. Kereskedelmi szakmunkásképző tankönyv (1968, 1973) - mezlerneja lernolibro
  • A csillagok felé (Al la steloj), (1975)
  • A kétszáz éves vízkalapács (1986)
  • Postakocsi és úri hintó (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]