Édouard Roche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Édouard Albert Roche
Persona informo
NomoÉdouard Albert Roche
Dato de naskiĝo17-a de oktobro 1820
NaskiĝlokoMontpellier
Dato de morto18-a de aprilo 1883
MortolokoMontpellier
Mortokialopneŭmonito [+]
Aĝo je morto62
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj matematikisto
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKavaliro de Honora Legio [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Édouard Albert Roche (naskiĝis la 17-an de oktobro 1820 en Montpellier, mortis la 18-an de aprilo 1883 en Montpellier) estis franca astronomo kaj matematikisto Li estas konata por du studadoj, gravaj pro nuna astrofiziko sed tute neglektaj en lia tempo: la stabileco de kosma korpo submetita al tajda forto, kaj la geometrio de la gravita kampo estigita de sistemo de du korpoj.

Lia familio estis asociata al la Universitato de Montpeliero de pluraj generacioj. Tie li doktoriĝis en 1844, iĝis instruisto en 1849 kaj profesoro en 1851.

Krom mallonga periodo en Parizo, invitita de Augustin Louis Cauchy, Édouard Roche havis malmulte da kontaktoj kun la tiama sciencistaro, pro tio li interesiĝis al ŝajnataj seninteresaj problemoj. Elektita dumviva korespondanto de la Franca akademio pri Sciencoj en decembron, 1873, li neniam estos elektita kiel dumviva ano de tiu akademio. La 16-a de aprilo 1883, li ricevis nur unu baloton, tiu de François Félix Tisserand. Li mortis pro pneŭmonio post du tagoj.

Liaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Krom Félix Tisserand, Henri Poincaré, George Howard Darwin kaj ties disĉiplo James Hopwood Jeans insistis pri la laboroj de Roche, kiuj temas pri:

Tiu traktato: Mémoires divers sur l'équilibre d'une masse fluide (diversaj memoraĵoj pri la ekvilibro de fuida maso: 1850) temas pri la kondiĉoj laŭ kiuj orbitanta homogena korpo gardas sian integrecon malgraŭ la tajda forto. Se la tajda forto tro intensas, ĝi superas la gravitan koheremon de la korpo kiu tiam diseriĝas. (Tio koncernas nesolidan korpon, kiel fluidaĵo aŭ amaso da polveroj).
La limo de Roche estas plej proksima orbito, kiun povas sekvi satelito sen diseriĝi.
Tiun laboron plikompletis George Howard Darwin, James Hopwood Jeans kaj Subrahmanyan Chandrasekhar
En Essai sur la constitution et l'origine du système solaire (Eseo pri la konsisto kaj la deveno de la sunsistemo, 1873), li priskribas la ekvipotencialojn de la gravita kampo de sistemo de du korpoj orbitantaj unu ĉirkaŭ la alia. La limo, preter kiu materia punkto ne plu estas ligata al unu korpo, sed estas altirata de la alia, havas formo de sablohorloĝo, formanta du lobojn.
Tiu strukturo tre gravas en astrofiziko. Se unu el komponanto de duobla stelo pligrandiĝas preter sia lobo de Roche, ĝia materio falas sur la alian stelon. Tiu fenomeno estas, laŭ lasta teorio, kaŭzo de novaoj.

Li faris ankaŭ studojn pri la regiono de gravita influo de planedo, en kiu povas orbiti satelito. Tiu laboro estis kompletita far de la usona astronomo George William Hill, kiu formalizis la nocion de sfero de Hill.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Oni donis lian nomon al alfrapa kratero sur la malantaŭa flanko de la Luno, kaj al alia sur Fobo (satelito de Marso).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]