Éva Bednay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Bednay
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1927 (1927-05-01)
en Budapeŝto
Morto 21-an de junio 2017 (2017-06-21) (90-jaraĝa)
en Bonno
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Familio
Edz(in)o Dezső Bednay
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Éva Bednay [bednai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bednay Éva, ekster Hungario Eve B'ay, estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Dezső Bednay.

Kreaĵo de Éva Bednay: Úrhölgy

Éva Bednay [1] naskiĝis la 1-an de majo 1927 en Budapeŝto, ŝi mortis la 21-an de junio 2017 en Bonn (Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Bednay frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon pri tekstilarto en la Industriarta Altlernejo en 1946. Ŝia plej grava instruisto estis Endre Domanovszky, krome ŝi lernis private grafikadon. En la komenca periodo ŝi kreis artaĵojn el plastoj. Ekde 1964 ŝi edukis handikapajn geinfanojn. Inter 1972 kaj 1974 ŝi vivis en Novjorko, poste en Bonn. Depost fino de la socialismo ŝi tre ofte vizitis Hungarion.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1968, 2010)
  • Novjorko (1973)
  • Bonn (1978, 1983, 1987)
  • Kolonjo (1980, 1992)
  • Zuriko (1984)

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Novjorko (1973, 1974, 1977)
  • Bonn (1975, 1981, 1986)
  • Arthalo Budapeŝto (1982)
  • Kolonjo (1986)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • vidu la subajn bildojn!

Fontoj[redakti | redakti fonton]