Éva Pócs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Pócs
Éva Pócs en 2014
Éva Pócs en 2014
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1936 (1936-06-27) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Zsolt Csalog
Infanoj Gábor CsalogBenedek CsalogQ93748126
Okupo
Okupo antropologo • etnografo
vdr

Éva Pócs [pOĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pócs Éva estas hungara etnografo, altlerneja instruisto, muzeologo. Ŝia edzo estis Zsolt Csalog.

Éva Pócs[1] naskiĝis la 27-an de junio 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Pócs akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1960. Pli frue ekde 1969 ŝi jam laboris en la etnografia muzeo. Iom poste ŝi estis muzeologo en muzeo de Szolnok. Inter 1965 kaj 1968 ŝi esploris en la menciita universitato, poste ŝi laboris en la akademia etnografia instituto. En 1993 ŝi atingis la instruan rangon docento. Ŝi instruis en Scienca Universitato de Szeged inter 1991-1999, en Universitato de Pécs inter 1999-2007. En 2008 ŝi iĝis emerita profesoro. Krom la menciitaj universitatoj ŝi prelegis ankaŭ eksterlande. Intertempe ŝi ricevis sian PhD gradon en 1982 kaj sian DSc en 1998. Ŝi estis verkinto de pluraj libroj traktantaj supernaturajn kredojn, mitologiojn en Eŭropo. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2019. Ŝi naskis du filojn en 1960 (Gábor Csalog) kaj (Benedek Csalog) 1965.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A karácsonyi asztal és a karácsonyi vacsora hiedelemköre (1965)
  • Szem meglátott, szív megvert. Magyar ráolvasások (1986)
  • Élők és holtak, látók és boszorkányok. Mediátori rendszerek a kora újkor forrásaiban (1997)
  • Démonok, látók, szentek. Vallásetnológiai fogalmak tudományközi megközelítésben (2008)
  • Áldozat, divináció, istenítélet. Vallásetnológiai fogalmak tudományközi megközelítésben (2018)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]