Ödön Moiret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Moiret
Ödön Moiret
Ödön Moiret
Persona informo
Naskonomo Moiret Ödön
Naskiĝo 2-an de marto 1883 (1883-03-02)
en Budapeŝto
Morto 12-an de decembro 1966 (1966-12-12) (83-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitektoskulptisto • medalisto • grafikistoQ44177151
vdr

Ödön Moiret, en Aŭstrio Edmund Moiret, laŭ hungarlingve kutima nomordo Moiret Ödön estis hungara-aŭstra skulptisto, medalisto, altlerneja instruisto.

Tombomonumento de Albert Schickedanz fare de Ödön Moiret

Ödön Moiret [1] naskiĝis la 2-an de marto 1883 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de decembro 1966 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Praulo de Ödön Moiret venis en Hungarion dum erao de Napoleono. La juna Ödön unue lernis artojn de Albert Schickedanz kaj ankaŭ abiturientis. Li studis nelonge en Reĝa Modela Desegna Lernejo, poste same nelonge en Akademio de Belartoj de Vieno (1902), fine en simila akademio en Bruselo (1903-1905) de Herman Richir. Li studvojaĝis al Romo, poste en 1910 li akiris diplomon en Akademio de Belartoj de Vieno. Li lernis ankaŭ arkitekturon kaj pentradon. Inter 1911 kaj 1919 li instruis en Reĝa Teknikuniversitato József, en 1915 ankaŭ en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo. En tiuj jaroj li ofte kreis skulptaĵojn en artistkolonio de Gödöllő. Inter 1920 kaj 1944 li vivis en Vieno, sed tre ofte li revenis al Budapeŝto, ekde 1945 li vivis nur en Vieno. En 1949 li prenis aŭstran ŝtatanecon. Li ricevis hungarajn premiojn en 1910 kaj 1911, aŭstran en 1948. Li havis edzinon.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1906, 1909, 1914, 1916, 1923, 1948)
  • Vieno (1909, 1926)

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj medaloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]