Østasiatisk Kompagni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Østasiatisk Kompagni
publika kompanio vd
Dum 27-a de marto 1897 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Hans Niels Andersen vd
Sidejo Kopenhago
ISIN-kodo DK0010006329
Posedataj kompanioj West Indian Company Limited vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Østasiatisk Kompagni, mallonge ØK (dane: orient-azia kompanio) estas granda komerca societo fondita la 27-an de marto 1897 en Kopenhago de Hans Niels Andersen. Ĝi estis posteulo de la societo Andersen & Co, fondita en 1884 en Bankoko. Ĝia celo estis la pasaĝera kaj vara trafiko inter Danio kaj Bankoko kaj aliaj havenoj de orienta Azio.

Per fondo aŭ aĉeto de sub-societoj ØK vastigis sian negocon al aliaj linioj, ekzemple al Rusio, Norda Ameriko kaj Aŭstralio. En 1911 ĝi mendis la unuan dizelan ocean-taŭgan ŝipon, M⁄S Selandia, kiu ekveturis en 1912.

En 1969 la societo nuligis la pasaĝeran trafikon, pro la konkurenco de aviadiloj, kaj tute koncentriĝis al la transportado de varoj.

Ekster Danio la societo nun uzas precipe la anglan nomon East Asiatic Company (EAC). En 2008 ĝi havis iom pli ol 5.000 dungitojn kaj koncentriĝis al la trafiko kun Azio kaj Venezuelo.