Ĉanakja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artista imagita rekonstrua bildo de Ĉanakja

Viŝnugupta Ĉanakja (sanskrite: चाणक्य Cāṇakya; naskiĝis ĉ. −350, mortis ĉ. −283 aŭ - 275)[1][2] estis instruisto, filozofo, reĝa konsilanto kaj ĉefministro de la unua Maŭrja imperiestro Ĉandragupta (ĉ. 340–293 antaŭ la epoko) kiun li helpis enpoviĝi je lia frua aĝo.

Li estis hereza bramano, unu el la unuaj konataj politikologoj de Barato kaj pioniro en la fako de ekonomiko. Li estis profesoro en la universitato Taksila, kaj li grave partoprenis je la kreado de la Maŭria dinastio, nome unu el la unuaj imperioj de registrita historio kaj kiu regis super plej parto de la Hindia subkontinento. Ĉanakja servis kiel ĉefa konsilanto kaj de Ĉandragupta kaj de lia filo Bindusara.

Verkaro

Ĉanakja estis tradicie identigita kiel KaŭtiljaViŝnu Gupta, kiu estis la vera origina aŭtoro de la verko Arthaŝastra (Ekonomiko), tradicie atribuita al Kaŭtilja kaj Viŝnugupta.[3] Tiele, li estas konsiderata la pioniro de la fako de politika scienco kaj de ekonomiko en Barato, kaj lia verko estas konsiderata grava praulo de la klasika ekonomiko.[4][5][6][7] Liaj verkoj perdiĝis ĉirkaŭ la fino de la Gupta Imperio kaj ne remalkovriĝis ĝis 1915.[5] Plia verko de Ĉanakja estas Nitiŝastra, kiu pri-/preskribas idealan vivmanieron; ĝi estas informriĉa fonto pri la tiutempa kulturo.

Origino

Naskiĝo

Panoramo de la lernejo de Taksila.

Ĉanakja naskiĝis en familio de alta kasto de Bramanoj.[8] La naskoloko de Ĉanakja estas tialo de polemiko, kaj estas multaj teorioj pri lia origino.[1] Laŭ la budhisma teksto Mahavamsa Tika, lia naskoloko estis Taksila.[9] La skribaĵoj de Ĝajnismo, kiaj Adbidhana Ĉintamani, mencias lin kiel Dramila, implicante le li estis indiĝena de Suda Barato.[9][10] Laŭ la verko Pariśiṣṭaparva de la ĝajnisma verkisto Hemaĉandra, Ĉanakja naskiĝis en la Canaka vilaĝo de la regiono Golla, de Bramano nome Kanin kaj lia edzino Kanesvari.[11] Aliaj fontoj mencias la nomon de lia patro kiel Ĉanak kaj asertas, ke la nomo de Ĉanakja derivas el la nomo de lia patro.[12] Laŭ kelkaj fontoj, Ĉanakja estis Bramano el Norda Barato, fakulo en Vedoj,[13] kaj adoranto de Viŝnuo.[14] Laŭ ĝajnismaj rakontoj li iĝis ĝajnisma malfruaĝe kiel Ĉandragupta Maurja.[15][16][17]

Fontoj de informaro

Estas malmulta pure historia informaro pri Ĉanakja: plej el ĝi devenas el duonlegendaj rakontoj. Thomas Trautmann identigas kvar distingajn rakontojn de antikva Ĉanakja-Ĉandragupta katha (legendo):[18]

Versio de la legendo Ekzemplaj tekstoj
Budhisma versio Mahavamsa kaj ties komentario Vamsatthappakasini (Pali lingva)
Ĝainisma versio Parisistaparvan de Hemaĉandra
Kaŝmira versio Kathasaricagara de Somadeva, Brihat-Katha-Manjari de Ksemendra
Versio de Viŝaĥadatta Mudrarakŝasa, nome Sanskrita verko de Viŝaĥadatta

La jenaj elementoj estas oftaj en tiuj legendoj:

  • La reĝo Dana Nanda insultas Ĉanakja-n, pelante lin ĵuri revenĝon kaj detruon de la Nanda dinastio
  • Ĉanakja serĉas meritoplenan sukcedanton por Nanda kaj trafas la junan Ĉandragupta Maurja
  • Kun la helpo de kelkaj aliancanoj, Ĉanakja kaj Ĉandragupta regis la Nandan Imperion, ofte uzante manipulajn kaj sekretemajn rimedojn.

Identigo kun Kaŭtilja aŭ Viŝnugupta

La antikva verko Arthaŝastra estis tradicie atribuata al Ĉanakja fare de nombraj fakuloj. La Arthaśhāstra identigas ties aŭtoron per la nomo Kaŭtilja, escepte ĉe unu verso kiu aludas lin per la nomo Viŝnugupta.[19] Kaŭtilja estas supozeble la nomo de la gotra (klano) de la aŭtoro.[20]

Unu el la plej fruaj verkoj de la Sanskrita literaturo kiu identigas Ĉanakja kun Viŝnugupta klare estas Panĉatantra de Viŝnu Ŝarma en la 3a jarcento a.K.[21]

K. C. Ojha asertas, ke la tradicia identigo de Viŝnugupta kun Kaŭtilja estis kaŭzita de konfuzo de la eldonisto de la teksto kaj ties originanto. Li sugestas ke Viŝnugupta estis redaktoro de la origina verko de Kaŭtilja.[3] Thomas Burrow iras pluen kaj sugestas ke Ĉanakja kaj Kaŭtilja povas esti du diferencaj personoj.[22]

Komenca vivo

Ĉanakja edukiĝis ĉe Takŝaŝila, antikva centro de lernado situanta en nordokcidenta antikva Hindio (nuntempa Pakistano).[23] Li iĝis poste instruisto (aĉarja) ĉe la sama loko. La vivo de Ĉanakja estis konektita al du urboj: nome Takŝaŝila kaj Pataliputra (nuntempa Patnao en Biharo, Barato). Pataliputra estis la ĉefurbo de la regno Magadho, kiu estis konektita al Takŝaŝila per Uttarapatha, la norda alta ŝoseo de komerco.

Rolo en la falo de la Nanda Imperio

Tio, kion oni diras pri li

Oni trovas priskribon de Ĉanakja en la libro de Jawaharlal Nehru, La malkovro de Barato: "Ĉanakja estas nomita la Barata Makiavelo" kaj, iasense, tiu komparo estas prava.

Notoj

  1. 1,0 1,1 V. K. Subramanian. (1980) Maxims of Chanakya: Kautilya. Abhinav Publications, p. 1–. ISBN 978-0-8364-0616-0.
  2. Jain, RP (2008), Chanakya Neeti, Prabhat Prakashan, p. 9, ISBN 81-208-0436-8 [1]
  3. 3,0 3,1 (1964) “The Date of the Arthaśāstra”, Journal of the American Oriental Society 84 (2), p. 162–169. doi:10.2307/597102. ISSN 0003-0279. 
  4. L. K. Jha, K. N. Jha (1998). "Chanakya: the pioneer economist of the world", International Journal of Social Economics 25 (2–4), p. 267–282.
  5. 5,0 5,1 Waldauer, C., Zahka, W.J. and Pal, S. 1996. Kauṭilya's Arthashastra: A neglected precursor to classical economics. Indian Economic Review, Vol. XXXI, No. 1, pp. 101–108.
  6. Tisdell, C. 2003. A Western perspective of Kauṭilya's Arthasastra: does it provide a basis for economic science? Economic Theory, Applications and Issues Working Paper No. 18. Brisbane: School of Economics, The University of Queensland.
  7. Sihag, B.S. 2007. Kauṭilya on institutions, governance, knowledge, ethics and prosperity. Humanomics 23 (1): 5–28.
  8. Chanakya by Renu Saran
  9. 9,0 9,1 The Indian Encyclopaedia de Subodh Kapoor (2002). Cosmo Publications. Page 1372. ISBN 978-81-7755-257-7. Konsultita la 14an de Aprilo 2012.
  10. Iyengar, P. T. Srinivasa. (1929) History of the Tamils from the Earliest Times to the Present Day.
  11. P. E. Granoff. (1a de Januaro 1993) The Clever Adulteress and Other Stories: A Treasury of Jaina Literature. Motilal Banarsidass Publ., p. 189–190. ISBN 978-81-208-1150-8.
  12. Trautmann, Thomas R.. (1971) Kautilya and the Arthaśāstra: A Statistical Investigation of the Authorship and Evolution of the Text. Leiden: E.J. Brill, p. 10.
  13. Chanakya, The Legend. Ĉanakja Nacia Jura Universitato (2013). Alirita 17a de Junio 2013.
  14. Sri Chanakya Niti-Sastra. philosophy.ru. Alirita 17a de Junio 2013.
  15. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Glasenapp1999; $2
  16. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Shah2004; $2
  17. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj ppadhy2011; $2
  18. Namita Sanjay Sugandhi. (2008) Between the Patterns of History: Rethinking Mauryan Imperial Interaction in the Southern Deccan. ProQuest, p. 88–89. ISBN 978-0-549-74441-2.
  19. Trautmann 1971:5 "the very last verse of the work...is the unique instance of the personal name Vishnugupta rather than the gotra name Kautilya in the Arthaśhāstra.
  20. Trautmann 1971:10 "while in his character as author of an Arthaśhāstra he is generally referred to by his gotra name, Kautilya."
  21. Mabbett 1964: "References to the work in other Sanskrit literature attribute it variously to Vishnugupta, Chanakya and Kautilya. The same individual is meant in each case. The Panchatantra explicitly identifies Chanakya with Vishnugupta."
  22. Trautmann 1971:67 'T. Burrow ("Cāṇakya kaj Kauṭalya", Annals of the Bhandarkar Oriental Research Institute 48–49 1968, p. 17 ff.) ne montris ke Cāṇakya estas ankaŭ gotra nomo, kiu kune kun alia pruvaro faras klare ke temas pri du distingaj personoj, la ministro Cāṇakya de legendo kaj Kauṭilya la kompilisto de Arthaśāstra. Plie, tios klinigas la ekvilibron de la pruvaro en favoro de la rigardo ke la dua nomo estis origine literumita Kauṭalya, kaj ke post la kompilisto de Arth ekidentiĝis kun la Maurja ministro, ĝi estis ŝanĝita al Kaŭtilja (kiel ĝi aperas en Āryaśūra, Viśākhadatta kaj Bāna) por la konto de la vortoludo. Oni devas tiele akcepti ke la posta literumado sekve anstataŭis la pli fruan en la gotra listaro kaj aliloke.'
  23. Chanakya-Niti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chanakya en la angla Vikipedio.