Ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento kaj tombo de poloj, kiuj estis mortigitaj dum pola-ĉeĥaj kunpuŝiĝoj en la jaro 1919. La viktimoj estas sepultitaj en tombejo en Zebrzydowice.

Ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj estis limregionaj disputoj je teritorioj inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando, gviditaj en la jaroj 1918 ĝis 1958. Parto de tiuj ĉi disputoj kulminis en la jaroj 1918-1920, 1938-1939 kaj 1945-1947. En la jaro 1945 estiĝis en konekso kun almembrigo de granda parto antaŭ la dua mondmilito de la germana Silezio al Pollando pluaj ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj je teritorioj.

Temis pri tiuj ĉi disputoj:

1918-1920[redakti | redakti fonton]

La unua fazo de la disputoj komenciĝis pro estiĝo de Ĉeĥoslovakio kaj Pollando en la jaro 1918. En Silezio eksplodis disputo je Teŝinio, sur Slovakio je disputo je Orava kaj Spiš. Sur Teŝinio en la jaro 1919 ambaŭ ŝtatoj kunpuŝiĝis en la t.n. septaga milito. Tiuj ĉi disputoj estis solvitaj per decido de grandambasadora konferenco en Spa el la 28-a de julio 1920. La disputebla teritorio estis dividita inter ambaŭ ŝtatoj.

Disputeblaj teritorioj sur Orava kaj Spiš

1938-1939[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1938 Pollando eluzis Munkenan interkonsenton kaj eldevigis por si je Ĉeĥoslovakio rezignon de la orienta parto de la ĉeĥoslovaka Teŝinio (la t.n. Zaolzie) kaj poste eĉ de Pollando antaŭe postulatan teritorion sur Orava kaj Spiš. Sed Pollando post sia malvenko en la jaro 1939 perdis tiujn ĉi teritoriojn - la aneksitaj teritorioj en Teŝinio estis almembrigitaj al Germanio, la aneksitaj teritorioj en Orava kaj Spiš komune kun de Ĉeĥoslovakio postulata teritorio en tiuj ĉi regionoj estis almembrigita al Slovaka ŝtato.

1945-1947[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito la limoj de Ĉeĥoslovakio revenis en antaŭmunkenan aspekton. Pola-germana limo transŝoviĝis je kelke da centoj de kilometroj okcidenten, al Odra kaj Niso. Pollando senĉese postulis eldonon de la pli disputeblaj teritorioj, precipe en Teŝinio, kie vivis pola minoritato. Ĉeĥoslovakio male postulis eldonon de parto de antaŭmilitaj germanaj teritorioj de Kłodzko, regionoj Głubczyce kaj Racibórz, kie vivis ĉeĥa minoritato kaj kiujn Sovetunio transdonis en administradon de Pollando.

Post multaj senrezultaj traktadoj estis fine pro interveno de Sovetunio en la jaro 1947 subskribita inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando kontrakto pri amikeco kaj reciproka helpo. Tiu ĉi kontrakto trankviligis la situacion, sed reciproka streĉo daŭris.

Finigo[redakti | redakti fonton]

La reciprokajn limregionajn disputojn kun fina valideco finigis nur Kontrakto inter Ĉeĥoslovaka respubliko kaj Pola popola respubliko pri fina demarkigo de la ŝtatlimoj, subskribita en Varsovio la 13-an de junio 1958. Tiu ĉi kontrakto estis la 17-an de oktobro 1958 ratifikita de Nacia Asembleo de Respubliko ĉeĥoslovaka, nome per konstitucia leĝo n-ro 62/1958 Sb. pri fina demarkigo de la ŝtatlimoj kun Pola popola respubliko. La valideco de la kontrakto ekestis la 14-an de februaro 1959. La limoj restis en antaŭmunkena aspekto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]