Čepinci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čepinci
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 236  (2020) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 52′ N, 16° 13′ O (mapo)46.85964216.217922Koordinatoj: 46° 52′ N, 16° 13′ O (mapo) [+]
Alto 334,9 m [+]
Areo 9,18 km² ( 918 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Čepinci (Slovenio)
Čepinci (Slovenio)
DEC
Čepinci
Čepinci
Situo de Čepinci

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Čepinci [+]
vdr

Čepinci, hungare Kerkafő estas vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Šalovci. Ĝis 1889 la oficiala hungara nomo estis Csöpincz.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ flankovojoj, ankaŭ al Felsőszölnök kaj Kétvölgy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1414 en formo Chypencz. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Ekde 2002 la loko estis limotrapasejo. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senĝene.