Ďumbier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ďumbier
Ďumbier vidata de Krúpova hoľa
Ďumbier vidata de Krúpova hoľa
monto • national nature reserve
Alteco 2 043,4 m
Situo  Slovakio
Regiono Žilina
Regiono Banská Bystrica
Montaro Malaltaj Tatroj
Geografia situo 48° 56′ N, 19° 38′ O (mapo)48.93638919.640278Koordinatoj: 48° 56′ N, 19° 38′ O (mapo) f4
Ďumbier (Slovakio)
Ďumbier (Slovakio)
DEC
Ďumbier
Ďumbier
Situo de Ďumbier
Map
Ďumbier
Mineraloj Granito
Rimarko De la montarkabano Chata gen. M. R. Štefánika
vdr

Ďumbier (slovaka elparolo: /ˈɟumbi̯ɛr/; hungare Gyömbér; pole Dziumbier) estas la plej alta monto de Malaltaj Tatroj en Slovakio. Ĝia alto estas 2 043,4 m kaj ĝi troviĝas sur la ĉefa kresto inter Krúpova hoľa (1 927,5 m) kaj Králička (1 785 m).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pinto de Ďumbier

De nordo, Ďumbier prezentiĝas kiel grandeta altmonta masivo kun 500 m altaj muroj, kolonoj kaj sulkoj irantaj ĝis glaĉeraj kaldronoj en la valoj Bystrá kaj Ludárová. La pli milta suda deklivo estas kovrita de granitaj ŝtonoj. En la nordaj valoj oni povas renkonti ĉamojn kaj marmotojn.

De la pinto de Ďumbier estas bona ĉirkaŭa vido al preskaŭ tuta montara sistemo de centra kaj norda Slovakio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni antaŭe intense minis en ĝiaj deklivoj feran ercon, oron kaj antimonan ercon. Restaĵoj de tiu agado estas videblaj en preskaŭ ĉiuj valoj.

Dum la Dua mondmilito okazis sur ĝiaj deklivoj bataloj inter slovakaj partizanoj kaj germanoj. Memore al tiuj bataloj kaj malfacila trairo de Malaltaj Tatroj fare de partizanoj dum la vintro de la jaro 1944, oni konstruis ĉe la proksima montarkabano Chata gen. M. R. Štefánika monumenton al pereintaj partizanoj.

Aliro[redakti | redakti fonton]

Ďumbier estas alirebla per ruĝe markita vojo de la montarkabano Chata gen. M. R. Štefánika tra la monto Krúpova hoľa (1 927,5 m).

Nacia naturrezervejo Ďumbier[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1973 estis deklarita 2 043,76 hektarojn vasta naturrezervejo. Ĝi enhavas la pinton de Ďumbier en la ĉefa kresto kaj la nordan deklivon. La teritorio konsistas el glacia reliefo sur granita grundo[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Národná prírodná rezervácia Ďumbier (slovake). Štátny zoznam osobitne chránených častí prírody SR. Arkivita el la originalo je 2020-06-30. Alirita 2015-11-23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]