Ĝŭangoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ethnic Zhuang Costumes Guangnan Yunnan China.jpg

La ĝŭangojzhuang-oj (ĝŭange: Bouxcuengh (IPA: [pou˦˨ ɕueŋ˧]); taje: ผู้จ้วง (IPA: [pʰúː tɕuâŋ]); ĉine: 壮族; pinjine: Zhuàngzú) estas etna grupo kiu loĝas plejparte en la aŭtonoma regiono de Gvangŝio de la Ĉina Popola Respubliko. La ĝŭangoj estas la dua plej granda (post la hanoj) de la 56 nacimalplimultoj oficiale agnoskata de la registaro de la ĈPR. (Vidu: Etnoj en Ĉinio)

Enhavo

Historio [redakti]

La ĝŭangoj estas parto de la grupo de kradaja-parolantaj popoloj kiu okupis suda Ĉinio kaj Hindoĉinio ekde prahistorio. Por multo de sia historio, la ĝŭangoj estis flankenpuŝita de pli potencaj najbaroj kiaj la hanoj kaj la enmigrintaj jaŭoj, kiuj estis ofte batalemaj kaj malamikaj al la ĝŭangoj. Multfoje, la hanoj defendis la ĝŭangojn kontraŭ iliaj jaŭaj malamikoj.

Post la establo de la popola respubliko, Ĉinio iniciatis sovet-stilan etnan politikon, en kiu la provinco de Gvangŝio estis transformita al aŭtonoma regiono specife por la ĝŭangoj.

Lingvo [redakti]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĝŭanga lingvo.

La ĝŭangoj parolas la ĝŭangan lingvon, kiu estis skribita dum la plejparto de sia historio en iomete ŝanĝita formo de ĉina skribo, kvankam estas hodiaŭ oficiale skribita per la latina alfabeto.

Religio [redakti]

La plejparto de ĝŭangoj praktikas ŝamanismo, kvankam iuj estas budhistojtaoistoj.

Vidu ankaŭ [redakti]

Etnoj en Ĉinio
Gvangŝio