Ĝamŝid Amuzegar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝamŝid Amuzegar
Persona informo
جمشید آموزگار
Naskiĝo 25-an de junio 1923 (1923-06-25)
en Teherano
Morto 27-an de septembro 2016 (2016-09-27) (93-jaraĝa)
en kantono Montgomery
Religio Ŝijaismo vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Universitato Cornell • Cornell University College of Engineering • Teherana universitato vd
Partio Rastakhiz Party vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikistoministro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝamŝid AMUZEGAR, literumita ankaŭ kiel Jamshid Amouzegar (en persa: جمشید آموزگار‎; 25a de Junio 1923 – 27a de Septembro 2016) estis irana ekonomikisto kaj politikisto kiu estis ĉefministro de Irano el la 7a de Aŭgusto 1977 ĝis la 27a de Aŭgusto 1978 kiam li rezignis el la posteno. Antaŭ tio, li servis ankaŭ kiel ministro de internaj aferoj kaj ministro de financo en la kabineto de Amir-Abbas Hoveida. Li estis la estro de la Rastaĥiza Partio dum sia regotempo kiel ĉefministro de Irano.

En Decembro 1975, Amuzegar kaj la aliaj OPEL-ministroj estis kaptitaj kiel ostaĝoj fare de teamo estrita de la teroristo Carlos (la Ŝakalo) en Vieno, Aŭstrio. La ostaĝoj estis liberigitaj post du tagoj aviadile tra Nordafriko, kvankam la ordonoj kaj intencoj de Carlos estis ekzekuti Amuzegar kaj lian saudarabian kolegon Jamani.

Amouzegar ne revenis al Irano post eliri en 1978. Li vivis en Usono kaj estis konsilisto ekzemple por la registaroj de Saudarabio kaj Kuvaito.