Ĥersona provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥersona provinco
(Херсонська область)
provinco
Administra konstruaĵo de provinca parlamentejo en Ĥersono
Ĥersona provinco en Ukrainio (klakmapo)Aŭtonoma Respubliko KrimeoTranskarpata provincoLviva provincoIvano-Frankivska provincoĈernivca provincoTernopila provincoVolina provincoĤmelnicka provincoRivna provincoĴitomira provincoVinica provincoOdesa provincoOdesa provincoMikolajeva provincoĤersona provincoKirovohrada provincoĈerkasa provincoKieva provincoZaporiĵa provincoDnipropetrovska provincoPoltava provincoĈernihiva provincoSumia provincoĤarkiva provincoDonecka provincoLuhanska provinco
Ĥersona provinco en Ukrainio (klakmapo)
Oficiala nomo: Херсонська область
Kromnomo: Ĥersonŝĉino
Lando Ukrainio Ukrainio
Historia regiono Ora Hordo
Najbaras kun
Riveroj Dnepro, Inhulec
Ĉefurbo Ĥersono
Areo 28 461 km² (2 846 100 ha)
Loĝantaro 1 099 200 (1.12.2009)
Denseco 38,62 loĝ./km²
Fondita 30-a de marto 1944
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Telefona prefikso +380-55
Kodo ISO 3166-2 UA-65
AKU BT
Administra divido -
Rajonoj (Distriktoj) 18
Ĥersona provinco
Ĥersona provinco
Ĥersona provinco
Vikimedia Komunejo: Kherson Oblast
Retpaĝo: www.oda.kherson.ua

Ĥersona provinco (ukraine Херсонська область, ruse Херсонская область) estas unu el 24 provincoj de Ukrainio. La provinco situas en la suda parto de la lando ĉe la Nigra Maro kaj limas oriente la Zaporiĵan provinco, sude la Aŭtonoman Respublikon Krimeo, okcidente la Mikolajevan provincon kaj norde la Dnipropetrovskan provincon.

Geografio

La suda limo de la teritorio estas la bordo de la Nigra Maro, mallarĝa landoparto ligas ĝin kun la preskaŭinsulo Krimeo. Oriente reto da akvaj areoj, insuloj kaj duoninsuloj ligas ĝin kun la Azova Maro. La provincon trafluas la rivero Dnepro, kiu estas en pluraj lokoj larĝigita per akvobaraĵoj kaj sude de la urbo Ĥersono iĝas vasta delto kun multaj insuloj, antaŭ ol enflui la Nigran Maron. Troviĝas ĉi tie ankaŭ akvorezervujo Kaĥovka.

Administra divido

La administra centro de la provinco estas urbo Ĥersono. La provinco havas:

  • 18 distriktojn;
  • 3 urbodistriktojn;
  • 260 komunumojn;
  • 697 loĝlokojn, inter ili:
Rivero Inhulec

La lokan memregadon plenumas la Ĥersona provinca konsilio, la ekzekutivo apartenas al la provinca ŝtat-administracio. La estro de la provinco estas la prezidanto de la ŝtat-administracio, kaj estas nomumata fare de la prezidento de Ukrainio. Nuntempe la postenon plenumas Boris Silenkov.

La plej grandaj kaj gravaj urboj de la provinco estas Ĥersono, Kaĥovka kaj Novaja Kaĥovka.

Ekonomio kaj transporto

La provinco estas ĉefe agrikultura regiono, ĉefaj industriaj entreprenoj troviĝas en Ĥersono. Tra la provinco pasas kelkaj fervojoj, civilaj flughavenoj mankas.

Demografio

Ekde 1996 la loĝantaro-kvanto en la provinco konstante malkreskas. En la jaro 2007 en la provinco loĝis 1 135 880 homoj. 60,4% de la loĝantaro loĝas en urboj kaj urbotipaj loĝlokoj, 39,6% — en vilaĝoj.

Loĝlokoj kun pli ol 7 mil loĝantoj
laŭ la stato de la 1-a de januaro 2007
Ĥersono 312,4 Novotroicke 11,1
Novaja Kaĥovka 49,5 Ĉaplinka 10,2
Kaĥovka 37,9 Novoaleksijivka 10,1
Cjurupinsk 31,1 Kalanĉak 10,0
Geniĉesk 20,7 Bilozerka 9,8
Skadovsk 19,2 Velika Lepetiĥa 9,0
Gola Pristan 15,1 Nova Majaĉka 7,3
Berislav 14,1 Velika Oleksandrivka 7,1
Antonivka 12,8 Kamiŝani 7,1
Tavrijsk 11,2

Ekonomio

La provinco estas ĉefe agrikultura regiono.

N Indico Mezur-unuoj Kvanto en 2006
1 Eksportado de varoj milionoj da usonaj dolaroj 245,6
2 Specifa parto de la eksportado en la tutukrainia eksportado % 0,6
3 Importado de varoj milionoj da usonaj dolaroj 151,4
4 Specifa parto de la importado en la tutukrainia importado % 0,3
5 Saldo Eksporto-Importo milionoj da usonaj dolaroj 94,2
6 Mon-investoj milionoj da hrivnoj 1777,2
7 Averaĝa salajro hrivnoj (por la 1-a de januaro 2007) 826
8 Averaĝa salajro usonaj dolaroj (por la 1-a de januaro 2007) 163,6

Laŭ la informoj de la statistika komitato de Ukrainio.

Eksteraj ligiloj