Łupki (Malsupra Silezio)
| Łupki | ||
|
|
||
|
|
||
| Genitivo de la nomo | Łupek | |
| Provinco | Malsupra Silezio | |
| Distrikto | Distrikto Lwówecki | |
| Komunumo | Komunumo Wleń | |
| Koordinatoj | 51° 1′ N, 15° 39′ O51.02194444444415.647222222222Koordinatoj: 51° 1′ N, 15° 39′ O | |
| Alto super la marnivelo | 240-360 m | |
| Areo | 7,5 km2 | |
| Loĝantaro | ĉirkaŭ 200 | |
| Poŝtkodo | 59-610 | |
| Telefona antaŭkodo | 075 | |
| Aŭtokodo | DLW | |
| Titolo de estro | vilaĝestro | |
Łupki – [elparolu: ŭupki]; vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówecki en Komunumo Wleń en Izerskie Montetaro.
Nuna vilaĝo ekstaris pro kunigo de la tri setlejoj post la jaro 1946. La unua setlejo iam nomiĝis: Okap - Schiefer - Schieffer, la dua setlejo iam nomiĝis: Okap - Karlsthal kaj la tria setlejo iam nomiĝis: Wleński Gródek - Lenno - Lehnhaus - Lähnhaus.
La plej riĉan historion havas parto Wleński Gródek. Ĝi estas lokita sur deklivoj de la monto Zamkowa kaj ĉi tie troviĝas: ruino de kastelo Wleń, palaca komplekso kun parko kaj preĝejo patronata de “Sankta Hedviga”. Priskribo de la historio oni povas trovi sur la paĝo: Kastelo Wleń
La unua priskribo pri la du sekvaj partoj de la vilaĝo devenas el la 17-a - la 18-a jarcento kaj komenco de la setlado sekvis en la 13-a - la 14-a jarcento. La setlejo dependis de la kastelo.
Bibliografio kaj fontaĵo [redakti]
Vilaĝoj de Komunumo Wleń:
Bełczyna • Bystrzyca • Klecza • Łupki • Marczów • Modrzewie • Nielestno • Pilchowice • Przeździedza • Radomice • Strzyżowiec • Tarczyn
