Ŝĉio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Telero da ŝĉio

Ŝĉio (ruse щи), aŭ varma brasika supo estas unua menuo de rusa kuirejo jam pli ol mil jaroj kaj kvankam ĝia gusto dumtempe tre ŝanĝiĝis, ĝi supervivis multe da diversaj periodoj ĝis la hodiaŭaj tagoj. Ĝi estis neniam ligita sole al unu socia klaso, ĝi estis la supo por ĉiuj. Sed memkompreneble ŝĉioj ne estis supoj por ĉiuj la samaj - supoj pli riĉaj je ingrediencoj oni diris riĉaj, kaj male malriĉajn ŝĉiojn oni kuiris sole el brasiko kaj cepo. Sed la riĉaj kaj la malriĉaj ŝĉioj ligis al la sama tradicio, kaj tial ili ne tro diferenciĝis en gusto. La unika gusto de tiu ĉi brasika supo estis atingita per tio, ke ĝin oni kuiris ofte en neordinara rusa forno.

La pli riĉa varianto de ŝĉio enhavas 6 ingrediencojn: brasiko, viando (escepte eĉ fiŝojfungoj), karoto aŭ radiko de petroselo, aromaj herboj (cepo, celerio, ajlo, pipro kaj aneto) kaj acida aldonaĵo (kremo, pomoj). La unua kaj la lasta aldonaĵoj estas bezonaj. En kelkaj regionoj la ŝĉion oni kuiras ankaŭ el rumekso.

Verda ŝĉio (Legoma supo el rumekso)

Ingrediencoj por 4 porcioj: spinaco - 400g; rumekso - 200g; 1 karoteto; kompleta petroselo - 25g; 1 cepbulbo; 3-4 terpomoj ; 2 ovoj; 1 manĝkulero da faruno; 2 manĝkuleroj da seba butero; 100g da acidkremo; 3 laŭraj folioj; 6 pizoj da piprarbedo; salo laŭguste; vianda buljono aŭ akvo - 1,5 litroj.

Preparo: bone purigitajn en akvo spinacon kaj rumekson boligu 2-3minutojn. Senakvigu, muelu kaj brezu ilian pureon kune kun seba butero, acidkremo kaj miksaĵo el faruno kun buljono dum 15-20 minutoj. Bone distranĉitajn cepbulbojn, radikon de petroselo kaj karoteton fritu sur aparta pato ĝis kiam koloro de cepo iĝos kvazaŭ ora. En bolantan buljonon metu distranĉitajn kiel lobetoj terpomojn.

Post 15 minutoj metu la pureon kaj enhavon de la aparta pato. Kuiru 15 minutojn. Antaŭ 5 minutoj ĝis fino aldonu laŭrajn foliojn, salon kaj pizojn de piprarbedo. En ĉiun teleron metu acidkremon, distranĉitajn verdan petroselon kaj aneton, duon de dura ovo kaj peceton de viando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]