Ŭongakolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ŭongakolombo
Wonga Pigeon.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Leucosarcia
Specio: L. melanoleuca
Leucosarcia melanoleuca
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ŬongakolomboNigroblanka kolombo, Leucosarcia melanoleuca estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas disvastigata loĝanto kaj reproduktanto en areoj de orienta Aŭstralio kun teritorio el centra Kvinslando ĝis Gippsland, en orienta Viktorio.

Iam troviĝis tiom norde kiom ĝis Cairns kaj tiom sude kiom ĝis la Dandenongs, sed pro la arbarmalpliigo, ĉasado en la 1940aj jaroj por protekti la rikoltaĵon kaj predado de vulpoj, ili estas rare vidataj lastatempe en tiuj areoj, sed la loĝantaroj pliiĝis en ili.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ŭongakolombo estas granda, diketa kolombo, kiu havas mallongan kolon, larĝajn flugilojn kaj longan voston. Ĝia longo varias el 38 ĝis 40 centimetroj. Ĝi havas helblugrizan dorson. La kapo nuancas al kremoblanka koloro. La subaj partoj estas blankaj kun klaraj punktoj malhelgrizaj kaj estas blanka ankaŭ tre rimarkinda figuro forme de granda litero V en brusto po unu linio en ĉiu flanko. La okuloj estas malhelruĝbrunaj kaj la okulringoj estas rozkoloraj. Nigra strio kunigas la okulojn al la beko. La kruroj estas ruĝaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli brunaj kun ne tiom rimarkinda V bildo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Wonga pigeon444.jpg

Ili estas tre timidaj birdoj kiuj estas pli ofte nur aŭdataj, produktantaj eksplodajn flugilfrapojn kiam ili estas ĝenataj. Ili kutime estas surgrunde nutrantaj sin kaj lokiĝas en pluvarbaroj, humidaj eŭkaliptaroj, marbordaj arbaroj, piknikaj areoj, padoj, aŭtoparkejoj kaj ĝardenoj. Ties dieto konsistas el fruktoj, beroj, semoj el indiĝena arboj kaj kelkaj insektoj.

La voĉo de la Ŭongakolombo estas laŭta, altatona 'kuu'. Tio estas ripetata kelkajn sekundoj dum ploga tempo. Kiam maskloj pariĝas kun inoj, okazas kapinklinoj kun milda, pepanta kuu.

La Ŭongakolombo estas monogama kaj reproduktiĝas inter oktobro kaj januaro. Ili konstruas simplan platformoneston kun diametro de ĉirkaŭ 30 centimetroj. La nesto estas konstruita ĉirkaŭ 3 ĝis 20 metrojn supre la grundo kaj defendita de ambaŭ gepatroj. Tiu specio foje uzas abandonitajn nestojn de Nodoverta kolomboPodargus strigoides. La ino demetas du grandajn ovojn ĝis ĝis 4 centimetrojn longajn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]