A.J.E.F.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A.J.E.F.
Asocio de Junaj Espero de la Frateco
Logo de Ajef.
volontula asocio
Komenco 1936 vd
Lando(j) Kubo vd
Situo Havano
Tipo Framasonismo
Jura formo volontula asocio
vdr

A.J.E.F. estas nomo kiu signifas Asocio de Junaj Espero de la Frateco. Ĝi estas framasona auksiliara asocio de junuloj kiuj loĝas en Meksiko, Usono kaj Latin-Ameriko, kaj havas aĝojn inter la 14a kaj 21a jaroj.

La lokaj organizoj estis konataj komence kiel gastigantoj A.J.E.F., sed ĝia nomo estis ŝanĝita por ĉapitroj A.J.E.F.

La organizo ne estas parto de la framasonismo, ĝi estas nur auksiliara junulara asocio. Ĉiu ĉapitro estas sponsorita de framasona loĝio, ambaŭ en la ekonomia nivelo kiel la nivelo de morala subteno. La organizo havas ekvivalentan funkcion kaj la samajn celojn kiu la Internacia Ordo DeMolay. En la organizo A.J.E.F., la membreco estas malferma al ambaŭ seksoj.

A.J.E.F., estis fondita en Havano, Kubo, la 9an de februaro de la jaro 1936 de Fernando Suárez Nuñez (7a de majo 1882- 24a de januaro 1946). La unua ĉapitro estas nomita "Espero". Ĝi havis ĝis 5,000 membrojn en la jaro 1938. Kun rapida kresko la organizo komencis novajn ĉapitrojn en aliaj landoj. En 1939, la unua meksika loĝio de A.J.E.F., estis nomita: "Benito Juárez", kaj ĝi estis establita en Veracruz. La dua loĝio estis establita en Meksikurbo kaj ĝi estis nomita: "Fernando Suárez Núñez".