Aabach (Seetal)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aabach
Aabach (Seetal) limo inter Boniswil kaj Seengen 255.jpg
Aabach inter la elfluo el la Lago de Hallwil kaj la Kastelo Hallwyl
Longeco 27 km
Alteco de la fonto 463 m
Meznombra trafluo 3,4 m³/s
Akvokolekta areo 200 km²
Alfluantoj Diversaj rojoj
Alfluas al Bünz
Alteco de la enfluejo 352 m
Rivero en Eŭropo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Aabach (prononcu abaĥ) estas rivero en la kantonoj Lucerno kaj Argovio. Ĝia longeco estas 27 kilometroj. La valo, kiun la rivero trafluas oni nomas Seetal [kio en Esperanto signifas "Lago-Valo"], ĉar en ĝi situas du lagoj.

Enhavo

[redakti] Nomo

Dum mezepoko la rivero Aabach nomiĝis Lenzbach (prononcu lencbaĥ), kaj estis nomodona por la urbo Lencburgo kaj la vilaĝo Niederlenz.

[redakti] Fonto

Ĝia fonto esta la Lago de Baldegg en la vilaĝo Richensee de la komunumo Hitzkirch (koordinatoj: 47°13′0″N 8°15′2″O  /  47.21667°N, 8.25056°O / 47.21667; 8.25056 (Aabach (Seetal))Koordinatoj: 47°13′0″N 8°15′2″O  /  47.21667°N, 8.25056°O / 47.21667; 8.25056 (Aabach (Seetal))).

[redakti] Fluvojo

Post ĝia elfluo el la Lago de Baldegg en Hitzkirch la rivero Aabach fluas dum kvar kilometroj tra ebenaĵo pasante la vilaĝon Ermensee kaj tiam alfluas en Mosen al la Lago de Hallwil. Post 9 kilometoj inter Boniswil kaj Seengen la rivero denove elfluas el la lago. Post la elfluejo sur rivera insulo situas la Kastelo Hallwyl. La rivero nun pasas preter Hallwil, trafluas la komunumojn Egliswil kaj Seon, tiam la urbon Lencburgo kaj fine apud Wildegg alfluas al la rivero Bünz.[1]

[redakti] En ciferoj

Aabach havas akvokolektan basenon de proksimume 200 km², ĉe la alfluejo mezan akvofluon de 3,4 m³/sek. Ĝia altecdiferenco de la fonto ĝis la alfluejo estas nur 111 m.

[redakti] Alfluejo

Ĝi alfluas en Wildegg al la rivero Bünz, kiu siavice 200 metrojn post la alfluo de Aabach alfluas al Aro.

[redakti] Vidu ankaŭ

  • Aliaj riveroj kun la nomo Aabach

[redakti] Fontindikoj

  1. La informoj baziĝas sur la topografia landmapo de Svislando [Landeskarte der Schweiz], folio 32, Beromünster

[redakti] Eksteraj ligiloj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Aabach
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj