Ermensee
| Ermensee | |
|---|---|
|
Rigardo al Ermensee ek de la landvojo al Beromünster
|
|
| Kantono | Lucerno |
| Distrikto | Hochdorf |
| Koordinatoj | 47°14′0″N 8°14′0″O / 47.23333°N, 8.23333°OKoordinatoj: 47°14′0″N 8°14′0″O / 47.23333°N, 8.23333°O |
| Nombro de enloĝantoj | 825 |
| Areo | 5,70 km² |
| Alteco | 462 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6294 |
| Komunumkodo | 1025 |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Ermensee estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 825 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
[redakti] Geografio
Ermensee situas sur la ebenaĵo inter la lagoj de Baldegg kaj Hallwil ĉe la bordo de la rivereto Aabach, kiu konektas la du lagojn. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ermensee ankaŭ la setlejo Herrenberg.
[redakti] Najbaraj komunumoj
La komunumo Ermensee limas en nordokcidento, oriento kaj sudo al Hitzkirch, en nordoriento al Aesch, en sudokcidento al Römerswil, kaj en okcidento al Beromünster kaj Gunzwil.
[redakti] Trafiko
Ermensee disponas pri stacidomo de la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, tio estas la tiel nomita Seetal-Fervojo.
[redakti] Historio
La unuaj dokumentaj mencioj de Ermensee datiĝas el la jaro 1036 kiel Armense.
En Herrenberg estis trovita la restaĵoj de romia farmbieno.
En mezepoko la vilaĝo estis lencburga posedaĵo, kiu transiris en la jaro 1036 al la Abatejo de Beromünster. Post la konkero fare de Lucerno ĝi estis integrita al ties Mikaela distrikto, sed disponis por la malalta jurisdikcio pri propra subvokto. Post la Helveta Revolucio ĝi estis dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko lucerna enklavo en la helveta Kantono Baden apartenanta al la tiama distrikto Sempach. Ek de 1803 la komunumo apartenas al la distrikto Hochdorf.
[redakti] Eksteraj Ligiloj
Oficiala retejo de la komunumo Ermensee
Ermensee en la Historia Leksikono de Svislando
Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono
| Distrikto Hochdorf | |
|---|---|
| Aesch - Altwis - Ballwil - Emmen - Ermensee - Eschenbach - Hitzkirch - Hochdorf - Hohenrain - Inwil - Rain - Römerswil - Rothenburg - Schongau | |
