Rothenburg LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo LU en Rothenburg LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rothenburg.

Rothenburg
Blazono de Rothenburg
Blazono de Rothenburg
Blazono de Rothenburg
Rothenburg
Rothenburg
Vilaĝocentro de Rothenburg kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 5′ 39″ N 8° 16′ 18″ O / 47.09417 °N, 8.27167 °O / 47.09417; 8.27167 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 39″ N 8° 16′ 18″ O / 47.09417 °N, 8.27167 °O / 47.09417; 8.27167 (mapo)
Areo 15,50 km²
Alteco 489 m super marnivelo
Poŝtkodo 6023
Komunumkodo 1040
Mapo de Rothenburg
Mapo de Rothenburg
Mapo de Rothenburg
vdr

Rothenburg estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 7118 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rothenburg situas norde de la urbo Emmen kaj apartenas kune kun Emmen al la aglomeraĵo de la kantonĉefurbo Lucerno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rothenburg limas en nordo al Rain, en oriento al Eschenbach, en sudo al Emmen, kaj en okcidento al Neuenkirch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rothenburg disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Lucerno.

La nacia svisa aŭtovojo A2 pasas laŭlonge de la suda komunumlimo kaj la plej proksima alveturejo situas 2 km de la vilaĝocentro en Emmen-Nordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Rothenburg datiĝas el dokumento de la jaro 1130, kiu mencias certan Senjoron Walther von Rodemburg.

La Baronoj de Rothenburg estis unu el la plej potencaj kaj militemaj familioj de la tuta regiono kaj flegis intensivan malamikecon kun la urbo Lucerno. En la jaro 1285 la familio formortis. La Habsburgoj estis la heredantoj de la Rothenburgoj kaj transformis ilian posedaĵon al voktejo. En la jaro 1371 ili koncedis al Rothenburg la urborajton por krei kontraŭpotencon kontraŭ la fortiĝanta urbo Lucerno. La 28-an de decembro 1385 la lucernanoj konkeris la urbeton kaj detruis la kastelon kaj la urbomuron.

Post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 la lucernantoj tiam transprenis la regadon en Rothenburg, kiu tiel perdis sian urborajton. La Lucernanoj kreis nun lucernan distrikton Rothenburg, kies vokto havis sian sidejon en Lucerno. Rothenburg tamen estis nur la ĉefloko de la interna parto de la voktejo, dum la ĉefloko de la ekstera voktejparto estis Hochdorf. Ek de 1803 Rothenburg estas parto de la lucerna distrikto Hochdorf.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tiu-ĉi artikolo baziĝas plej-parte sur libera traduko de la teksto pri Rothenburg en la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]