Altwis

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Altwis
Blazono de Altwis
Altwis
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47°14′20″N 8°15′0″O  /  47.23889°N, 8.25°O / 47.23889; 8.25 (Altwis)Koordinatoj: 47°14′20″N 8°15′0″O  /  47.23889°N, 8.25°O / 47.23889; 8.25 (Altwis)
Nombro de enloĝantoj 352
Areo 2,90 km²
Alteco 484 m super marnivelo
Poŝtkodo 6286
Komunumkodo 1022
Mapo de Altwis

Enhavo

[redakti] Pri la komunumo

Altwis estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 352 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

[redakti] Geografio

Altwis situas en la valo Seetal sur la ebenaĵo inter la Lago de Baldegg kaj la Lago de Hallwil laŭlonge de la strato de Hochdorf al Lencburgo.

[redakti] Najbaraj komunumoj

La komunumo Altwis limas en nordo al Aesch, en oriento kaj sudo al Hitzkirch, kaj en okcidento al Ermensee.

[redakti] Trafiko

La komunumo estas konektita per la buslinio de Hitzkirch al Schongau al la publika trafikreto. La fervojlinio de Lencburgo al Lucerno pasas okcidente de la komunumo. La plej proksima haltejo troviĝas en distanco de 1 km en en Ermensee.

[redakti] Historio

La unua dokumenta mencio de Altwis datiĝas el la jaro 1113 kiel Altwise.

La vilaĝo fariĝis en la jaro 1415 per la konkero de la iam kiburga kaj poste habsburga voktejo Richensee posedaĵo de la urbo Lucerno. En la jaro 1425 ĝi aliĝis al la Liberaj Distriktoj kaj post la Helveta Revolucio en la jaro 1803 ĝi fariĝis komunumo de distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno. La komunumo ne disponas pri propra preĝejo, sed apartenas al la paroĥo Hitzkirch.

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo Oficiala retejo de la komunumo Altwis
Ekstera ligilo Altwis en la Historia Leksikono de Svislando
Ekstera ligilo Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono


Distrikto Hochdorf
Pic Hochdorf.png
Altwis 372.jpg
Aesch - Altwis - Ballwil - Emmen - Ermensee - Eschenbach - Hitzkirch - Hochdorf - Hohenrain - Inwil - Rain - Römerswil - Rothenburg - Schongau
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Altwis
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj