Lago de Hallwil
| Lago de Hallwil Hallwilersee |
|
|---|---|
| Koordinatoj | 47°11′55″N 8°15′38″O / 47.19861°N, 8.26056°OKoordinatoj: 47°11′55″N 8°15′38″O / 47.19861°N, 8.26056°O |
| Ĉefaj fontoj | Aabach |
| Ĉefaj elfluoj | Aabach |
| Areo de la baseno | 128 km² |
| Landoj de la baseno | Svislando |
| Maksimuma longo | 8,4 km |
| Maksimuma larĝo | 1,5 km |
| Surfaca areo | 10,3 km² |
| Averaĝa profundo | 28 m |
| Maksimuma profundo | 47 m |
| Akva volumeno | 0,285 km³ |
| Restad-tempo (de laga akvo) | 3,9 jaroj |
| Surfaca alto | 449 m |
| Setlejoj | Beinwil ĉe la lago, Meisterschwanden, Seengen, kaj aliaj |
Lago de Hallwil (germane Hallwilersee) estas lago en la kantonoj Argovio kaj Lucerno en Svislando.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La lago etendiĝas en la tiel nomita Seetal (en Esperanto Lagovalo) de sudo al nordo. Ĝi kovras areon de 10,3 km² kaj havas longecon de 8,4 kilometroj kaj maksimuman larĝecon de 1,5 km.
Al- kaj elfluanto [redakti]
La ĉefa alfluanto kaj ankaŭ elfluanto estas la rivero Aabach, kiu havas sian originon en la Lago de Baldegg kaj alfluas en Möriken-Wildegg kunfluinte kun Bünz al Aro.
Komunumoj ĉirkaŭ la lago [redakti]
Ĉirkaŭ la lago de Hallwil situas komencante en nordo kaj tiam daŭrigante en la senco de la horloĝo ĉirkaŭ la lago: Boniswil, Seengen, Meisterschwanden, Fahrwangen, Aesch, Hitzkirch, Beromünster, Beinwil ĉe la lago, kaj Birrwil.
La komunumo Hallwil, kiu donis al la lago sian nomon ne situas ĉe la bordo de lago, sed norde de ĝi ĉe la bordo de la elfluanto Aabach.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Lago de Hallwil

