Fahrwangen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fahrwangen
Blazono
Fahrwangen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 17′ 46″ N 8° 14′ 36″ O / 47.29611 °N, 8.24333 °O / 47.29611; 8.24333 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 46″ N 8° 14′ 36″ O / 47.29611 °N, 8.24333 °O / 47.29611; 8.24333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2 136 (31 decembro 2018)
Areo 5,00 km²
Alteco 543 m super marnivelo
Poŝtkodo 5615
Komunumkodo 4196
Mapo de Fahrwangen
vdr

Fahrwangen estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Najbaraj komunumoj estas en nordo Sarmenstorf, en oriento Bettwil, en sudoriento Aesch (Kantono Lucerno), en sudo Schongau (Kantono Lucerno), kaj en okcidento Meisterschwanden. Ĝi havis 1830 loĝantojn en 2008, kaj 2136 en 2018.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fahrwangen

Fahrwangen situas en kaldrono ĉe la okcidenta deklivo de la montoĉeno Lindenberg super la Lago de Hallwil. En sudokcidento la komunumo disponas pri proksimume 500 metrojn longa peco rekte ĉe la lagobordo. La vilaĝo de Fahrwangen komplete kunkreskis kun la najbara komunumo Meisterschwanden.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,00 km², de kiuj 0,99 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,69 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 660 msm, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 449 msm ĉe la bordo de la Lago de Hallwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fahrwangen estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Wohlen, kiu anstataŭis iaman fervojlinion, kaj per buslinio de Bettwil tra Fahrwangen al Seon kaj Lencburgo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo, kiu sekvas la orientan bordon de la Lago de Hallwil. Tra la komunumoj ankaŭ pasas la kantona ĉefvojo, kiu ligas la valon de la rivero Bünz kun la valo Seetal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 17 km norde en Lencburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fahrwangen datiĝas el la jaro 831 kiel Farnowanch. En mezepoko en Fahrwangen une regis la Grafoj de Lencburgo, ekde 1173 la Kiburgoj, kaj fine ekde 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. La malaltan jurisdikcion la Habsburgoj inter 1354 kaj 1380 koncedis al la Senjoroj de Hallwyl.

Kiam en 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Fahrwangen fariĝis aparta tribunala distrikto sub kontrolo de la Senjoroj de Hallwyl en la voktejo Lencburgo de Berna Argovio.

Kiam en 1798, okaze de la Helveta Revolucio, francaj trupoj liberigis Argovion, Fahrwangen fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen