Abd al Kuri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Sokotra arkipelago kun insulo Abd al Kuri

Abd al Kuri estas insulo inter Sokotra kaj Somalio. Ĝi apartenas al Jemeno kaj havas areon de 133 km². Tri insuloj, Abd al Kuri, Samhah kaj Darsah estas kune konataj kiel "La fratoj".

La nomo de ĉi insulo devenas de portugala nomo Abedal Curia.

Biogeografie la insulo troviĝas en la Sahel-Sudana ekoprovinco de la Afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi situas en dezert-kserofitara ekoregiono : la Sokotraj kserofitaroj.

Vidu ankaŭ