Skvama abio
El Vikipedio
(Alidirektita el Abies squamata)
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Abies squamata Masters |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Skvama abio (Abies squamata) estas palearkta abio, endemia en Ĉinujo, kun oranĝa kaj rozete bruna ŝelo estiganta grandajn skvamojn paperecajn, volviĝemajn. Ĝi troveblas en Ĉinghajo, Gansuo, Siĉuano kaj Tibeto. Tiuj arboj povas esti ĝis 40 m altaj kaj ties trunkoj povas havi diametron de ĝis 100 cm.
La folioj estas malhele verdaj pinglecaj, longas 1,5 – 3 cm kaj larĝas 2 mm. La strobiloj estas sidantaj, starantaj, cilindraj, nigraj aŭ purpur-brunaj; ili longas 5 – 8 cm kaj havas diametron de 2,5 – 3,5 cm.
Bibliografio [redakti]
- Conifer Specialist Group 1998. Abies squamata.
- Johnson, Owen & More, David (hispana traduko : Pijoan Rotger, Manuel) 2006 : Árboles: guía de campo, Omega ed., hispana versio de Collins Tree Guide, ISBN 13: 978-84-282-1400-1. hispane
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |