Abramcevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abramcevo pentris Repin

Abramcevo (akcento falas sur la duan “a” – Abra’mcevo, ruse: Абрамцево) estas apudmoskva bieno, lulilo de multaj eminentaj reprezentantoj de la rusiaj kulturo kaj belartoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La bieno, en kiu nuntempe funkcias muzeo, situas en la norda parto de Moskva provinco je 60 km fore de Moskvo. La bela areo, tra kiu kuras eta rivero Vorja, najbaras kun multaj famaj lokoj de Rusio: Pokrovskij monaĥejo en Ĥotjkovo, monaĥejo Troice-Sergiev en urbo Sergijev Posad kaj vilaĝo Radoneĵ, en kiu antikve loĝis Sergio Radoneĵskij nun konsiderata de Rusa Ortodoksa Eklezio sanktulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Abramcevo unue estas menciita en analoj en 1755. Ĝis 1782 la areon posedis Golovin familio. En 1770 la posedanto konstruis modestan, unuetaĝan lignan bienon, kiu konserviĝis kun nesufiĉaj ŝanĝoj ĝis nun.

Posedanto Aksakov[redakti | redakti fonton]

Sergio Aksakov

Ekde 1843 ĝis 1859 ĝi apartenis al la eminenta rusa verkisto Sergio Aksakov (ruse Сергей Тимофеевич Аксаков), kiu verkis tie siajn plej famajn librojn: ”La familia kroniko”, “Juneco de Bagrov nepo” k.a. Tiam la verkiston vizitis liaj amikoj, literaturistoj: Ivano Turgenev, Teodoro Tjutĉev, Mikaelo Zagoskin kaj Nikolaj Gogol. La lasta amiko Gogol preferis ferii en Abramcevo kaj diskuti pri siaj verkoj. Interalie lia libro “Revizoro” estas en listo de la unuaj libroj tradukitaj de Zamenhof en esperanto.

Posedanto Mamontov[redakti | redakti fonton]

portreton de Savva Mamontov pentris Repin

En 1870 la bienon aĉetis elstara industriisto kaj mecenato Savva Mamontov, kiu restigis gravan spuron en evoluado de la rusa kulturo. Dum lia posedado la bieno multe pligrandiĝis, ĉar tie oni kunstruis novajn objektojn, kiuj kreis la nekompareblan, belegan ensemblon. En 1882 tie aperis la brika preĝejo, en kiu poste en 1918 Savva Mamontov estis sepultita.

Mecenateco de Mamontov[redakti | redakti fonton]

Kiel industriisto Savva Mamontov okupiĝis ĉefe pri konstruado de fervojoj en Rusio kaj estis unu el plej riĉaj personoj de la lando. Ekde junaĝo li tre ŝatis la belartojn kaj ofte favoris kaj mone apogis multajn novicojn. Iom post iom Abramcevo iĝis reala centro de la kultura vivo de Rusio, ĉar tien venis kaj longe ion ajn kreis famaj rusaj pentristoj: Ilja Repin, Viktor Vasnecov, Valentino Serov, Isako Levitan, Bazilo Polenov, Mikaelo Vrubel, Konstanteno Korovin k.a. Mamontov malkovris por publiko kaj surscenigis eminentan rusan basulon Teodoro Ŝaljapin.

Ligna skulpturo[redakti | redakti fonton]

Dank’ al granda kontribuo de Helena Polenova, fratino de pentristo Bazilo Polenov, en Abramcevo aperis unika, originala ligna skulpturo. Ŝi mem kaj ŝiaj asistantoj instruis la lignan metion al adoleskoj el proksimaj vilaĝoj, kiuj ellaboris sian novan stilon. Iniciato de Helena Polenova generis multajn elstarajn artistojn, kiuj kreis belajn lignaĵojn. Nun oni studas la lignan skulpturon en Abramcevo arta-metia kolegio.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En 1918 la bieno kaj la tuta ensemblo estis naciigita kaj iĝis la ŝtata propraĵo. En ĝi oni organizis la artan muzeon, kiun ekestris plej juna filino de Savo MamontovAleksandra Mamontova.

Ekde 1977 oni renomis ĝin kiel “La Ŝtata historia-arta kaj literatura muzeo-rezervejo Abramcevo”. Ĝia teritorio atingis 150 hektarojn. Supraĵon de la areo nun oni refaras por ke ĝi aspektu kiel antaŭe en la 19-a jarcento kaj sukcese povu akcepti multenombrajn vizitantojn kaj turistojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]