Teodoro Ŝaljapin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teodoro Ŝaljapin - foto 1908

Teodoro Ivanoviĉ ŜALJAPIN (ruse Фёдор Ива́нович Шаля́пин) naskiĝis la 13-an de februaro 1873 en Kazano, mortis la 12-an de aprilo 1938 en Parizo. Li estis eminenta rusa kantisto (basulo).

Liaj gepatroj Ivano Jakovleviĉ Ŝaljapin kaj Eŭdokia Miĥajlovna (n. Prozorova) venis Kazanon el malsamaj vilaĝoj de Vjatka gubernio serĉinte laboron. Poste la patro laboris kiel skribisto kaj lia salajro estis nesufiĉa por la familio. Tial juna Teodoro jam dekjara adolesko komencis labori kiel asistanto de ŝuisto kaj felisto.

Teodoro (maldekstre) kune kun frato kaj patro - 1898

Ĝis tiam li tri jarojn lernis en propedeŭtika lernejo, kie li gajnis la laŭdan ateston. La juna knabo kantis en la klerika ĥoro kaj liajn belan voĉon kaj denaskan talenton rimarkis ĝia regento. Li instruis al Teodoro abocon de muzika scio kaj notaj signoj.

Komenco de lia artista kariero okazis en 1889, kiam deksesjara Teodoro eklaboris en drama trupo de impresario Serebrjakov kiel statisto. La 29-an de marto 1890 okazis lia debuto en opero “Eŭgeno Onegin”, en kiu Ŝaljapin kantis solon.

Septembre de 1890 Teodoro translokiĝis al urbo Ufa, kie li laboris en kelkaj entreprenoj kiel kantisto. La migranta trupo, kiun gvidis impresario Dergaĉ, invitis Teodoron gastroli tra la lando. Kune kun ĝi Ŝaljapin venis kartvelan urbon Tifliso (nun Tbiliso). Tie lian unikan voĉon “poluris” senpage sperta kantisto Usatov, danke al kiu Teodoro jam povis kanti ĉiujn basajn partiojn.

En 1893 la kantisto nelonge laboris en Moskvo kaj ekde 1894 li kantis en kelkaj entreprenoj de Sankt Peterburgo. Sekvontjare lin invitis labori tiea prestiĝa Mariinskij-Teatro, kie li kantis du ĉefajn partiojn en spektakloj «Faust» (Mefistofelo) kaj «Ruslano kaj Ludmila» (Ruslano).

Teodoro kaj lia unua edzino Pola Tornagi

En 1895 li edziĝis al fama itala baletistino Pola Tornagi. La geedzoj havis kvar gefilojn: Boriso, Teodoro, Tatiana kaj Lidia.

kun filo Boriso
moskva loĝejo de Ŝaljapin en 1910-1922

En 1896 li konatiĝis kun fama rusa entreprenisto kaj mecenato Savo Mamontov, kiu proponis al li laboron en sia privata opero. Ŝaljapin konsentis kaj kantis en bieno Abramcevo, en Moskvo kaj aliloke dum kvar jaroj. Tiam li konatiĝis kun multaj eminentaj reprezentantoj de la rusa kulturo, kiuj laboris, verkis, pentris en Abramcevo. Danke al Mamontov financa stato de Ŝaljapin sufiĉe pliboniĝis. Lia populareco en Rusio videble elkreskis.

Ekde 1899 Teodoro Ŝaljapin komencis labori en Bolŝoj-teatro de Moskvo, kie lia kantado permanente furoris.

Lia talento estis diversa. Ŝaljapin ankaŭ reĝisoris en teatroj, ŝatis pentri kaj skulpti. Apartan amon de publiko donis al la kantisto liaj kanzonoj en la rusa stilo, en kiuj ofte temis pri malfacila vivo de la popolo. Ekz. “Dubinuŝka” (klabo) eĉ iĝis neformala himno de multaj politikaj demonstracioj okazintaj dum la rusia revolucio en 1905. Poste li laboris en kelkaj entreprenoj de Moskvo kaj Petrogrado.

En 1915 okazis debuto de Ŝaljapin en kinematografo. Li ĉefrolis en filmo «Caro Ivano la Terura».

Post Oktobra revolucio Teodoro Ŝaljapin gvidis Mariinskij-Teatron en Petrogrado kaj pro sia fruktodona laboro ricevis honoran rangon – Popola artisto de Sovetio. En 1921 post repudio Ŝaljapin edziĝis al Maria Eluchen, kiu naskis tri filinojn: Marina, Marta kaj Daisia.

En 1922 la kantisto gastrolis en Eŭropo kaj tie li decidis ne reveni la patrujon, en kiu estis ĉieaj malsato kaj ĥaoso. Kune kun li tie restis lia dua edzino kaj sep liaj gefiloj. En 1927 pro tio, ke Ŝaljapin en Francio subvenciis infanaron de rusaj enmigrintoj kaj kvazaŭ tielmaniere apogis kontraŭrevoluciistojn, la sovetia registaro deprenis liajn rangon de Popola artisto de Sovetio kaj rusian civitanecon (ĉi-decido estis nuligita en 1991).

Somere de 1932 Ŝaljapin ĉefrolis en filmo «Don-Kiĥot», kiun reĝisoris aŭstro Georg Pabst. Muzikon por ĝi komponis franco Ĵako Iber (Jacques François Antoine Ibert). Oni filmis apud franca ĉemara banloko Nice.

Trifoje Francio dekoraciis la elstaran rusan basulon per ordeno de Honora Legio (en 1908, en 1916 kaj en 1933).

tombo de Ŝaljapin en Moskvo

Dum lastaj jaroj de sia vivo Ŝaljapin verkis libron «Masko kaj animo», kiun ĝis nun oni tre ŝatas legi.

kanzono Okuloj nigraj

En repertuaro de la kantisto estis ĉ.70 operaj partioj, 400 kanzonoj kaj romancoj. Dum 1920 - 1930 li faris ĉ.300 gramofonajn diskojn.

Printempe de 1937 kuracistoj malkovris lian teruran malsanon – leŭkozon. La 12-an de aprilo 1938 Teodoro Ŝaljapin mortis en Parizo. Lin oni sepultis en pariza tombejo Cimetière des Batignolles.

La 29-an de oktobro 1984 en Novodeviĉje tombejo en Moskvo okazis ceremonio de resepulto de Teodoro Ŝaljapin.

En moskva palaceto, en kiu li loĝis ekde 1910 nun funkcias la muzeo (Novinskij blv. 25). En iuj alilandaj fontoj lian rusan nomon oni tradukas kiel Fedor Chaliapin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]