Abranka
Abranka, ukraine Абранка, hungare Ábránka estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Volovec.
Bazaj informoj
- 48° 44′ 06″ N 23° 06′ 05″ O / 48.73500 °N, 23.10139 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 44′ 06″ N 23° 06′ 05″ O / 48.73500 °N, 23.10139 °O (mapo)
- Areo: 2 km²
- Alto super marnivelo: 439 m
- Loĝantaro: 580
- Poŝtkodo: 89122
- Telefonprefikso: 03136
Situo
Historio
La vilaĝo fondiĝis en 1611, en 1649 oni komputis tie 31 homojn. En 1910 vivis en Ábránka 348 loĝantoj (plejparte rutenoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Abranka. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj
- ligna preĝejo omaĝe al Dipatrino (Beata Virga Maria) de 1804
- sonorilostablo