Adam Sztark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Sztark
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1907 (1907-07-30)
en Zbiersk
Morto 19-an de decembro 1942 (1942-12-19) (35-jaraĝa)
Mortokialo ekzekuto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Adam Sztark SJ (naskiĝis la 30-an de julio 1907 w Zbiersk, apud Stawiszyn, murdita la 19-an de decembro 1942 sub monteto apud Słonim) – pola katolika kleriko, servisto de Dio, la unua pola jezuito distingita per la medalo Justuloj inter la popoloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Władysław kaj Teresa Gałęcka. Post fino de Gimnazio je la nomo al Asnyk en Kalisz eniris la ordenon de jezuitoj en Stara Wieś (apud Brzozów) (1924). Ordiniĝis junie 1936, poste eklaboris kiel administranto de sanktejo al Maria en Żyrowice apud Słonim en Polesio. Li ankaŭ estis kapelano en loka malsanulejo kaj animzorganto en monaĥejo de la monaĥinoj de Senmakula koncipiĝo. Post eksplodo de la Dua Mondmilito estis viktimo de reprezalioj flanke de bolŝevisma okupanto, kaj de junio 1941 de la germana. Laŭ deklaroj de atestantoj: apelaciis de ambono helpi al judoj, kolektis por ili inter paroĥanoj monon kaj valoraĵojn, aranĝis por ili arjajn dokumentojn. Trovitajn surstrate orfajn judajn infanojn kaŝis en la paroĥo. Arestita la 18-an de decembro 1942 estis pafmortigita la venontan tagon. Laŭ atestantoj dum la ekzekuto laŭte kriis:

„Vivu Kristo Reĝo, vivu Pollando.

Patro, senkulpigu ilin, ĉar ili ne scias, kion faras! (Sankta Luko 23,34)”

La 8-an de marto 2001 israela Instituto Jad Vaŝem en Jerusalemo atribuia al li medalon Justuloj inter la popoloj.

Beatiga proceso[redakti | redakti fonton]

Li estas unu el 122 Servistoj de Dio, pri kiuj la 17-an de septembro 2003 komenciĝis la dua beatiga proceso de la dua grupo de polaj martiroj el la periodo de la Dua Mondmilito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]