Adolf Havas (instruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Havas (instruisto)
Persona informo
Naskonomo Hahn Adolf
Naskiĝo 28-an de novembro 1859 (1859-11-28)
en Hódmezővásárhely
Morto 16-an de januaro 1904 (1904-01-16) (44-jaraĝa)
en Nagytétény
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo instruisto • literaturhistoriisto
vdr

Adolf Havas [havaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Havas Adolf estis hungara instruisto, esteto, literaturhistoriisto, framasono. Lia familia nomo estis Háhn ĝis 1902, sed li uzis "Havas" kiel pseŭdonimo.

Adolf Havas[1] naskiĝis la  28-an de novembro 1859(nun 1859-11-28) en Hódmezővásárhely, li mortis la 16-an de januaro 1904 en Nagytétény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Havas devenis el juda familio. Li maturiĝis en piarista gimnazio en Szeged en 1876, poste li akiris filozofian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1879. Post la diplomo li instruis 3 jarojn en mezlernejo, poste li kompletigis sian diplomon per pedagogio, pli poste li instruis precipe province. Interrompe en 1884 li studis en Kolegio de Francio kaj École des hautes études en sciences sociales. Inter 1891-1894 li estis membro de la tutlanda pedagogia konsilio, tiutempe li havis postenojn ankaŭ en judaj organizaĵoj. En 1902 li freneziĝis kaj post 2 jaroj li mortis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ahn F. gyakorlati vezérkönyve a franczia nyelv gyors és könnyű megtanulására. (franca lingvolibro, (1882, poste plurfoje eldonita)
  • A keresztes hadak története. (traduko el la franca lingvo, 1884)
  • Petőfi Sándor összes költeményei. (reeldono de poemaro de Sándor Petőfi, 1890, 1892-1894)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]