Aelita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Aelita.jpg
Afiŝo de 1927 reklamanta la filmon.
Citaĵo
 En U.S.S.R. "Aelita" estas plej multe legata de la gejunularo. Eldonante mian romanon en Esperanto, mi salutas per ĝi la eterne maltrankviliĝeman, eterne en revoj al belego celantan Junularon. 
— Alekseo Tolstoj, Antaŭparolo al "Aelita"

Aelita aŭ la Marso formortanta (ruse Аэлита) estas romano de Alekseo Tolstoj. La libro inspiris la unuan grandan filmon sovetian en 1924.

La romano priskribas socialisman revolucion sur Marso, kie estas evoluinta civilizo, sed ankaŭ profunda socia dekadenco. La revolucion organizis bolŝevisma partizano Gusev kaj inĝeniero Los, kiuj alflugis en raketo de la Tero.

Kovrilo de eldono de 2000 jaro

Esperantlingvaj eldonoj

La romanon el la rusa lingvo tradukis E. Pill dum 1928; la verkon konsistigis 200 paĝoj, kaj ilustris Geo Schmidt.

Novan eldonon oni publikigis en Niĵnij Novgorod en 2000, ĉe Akileo; ĝi konsistis el 143 paĝoj.

Citaĵo
 La vigla fantazio de la eminenta verkisto venkas la spacon, la tempon kaj flugigas nin per sia raketa aerŝipo sur Marson. La stilo estas senriproĉa. 
— JoboHungara Heroldo, 1929, A. 2.

Eksteraj ligiloj

greke angle http://www.imdb.com/title/tt0014646 Aelita ĉe IMDB greke angle http://www.ce-review.org/00/1/kinoeye1_horton.html Science Fiction of the Domestic, de Andrew J. Horton