Afrikaj barbuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Afrikaj barbuloj
Dudenta barbuloLybius bidentatus
Dudenta barbulo
Lybius bidentatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Libiedoj Lybiidae
Genro: [[]]
{{{specioj de subdivizio}}}

Buccanodon
Gymnobucco
Lybius
Pogoniulus
Stactolaema
Trachyphonus
Tricholaema

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Libiedoj estas familio de birdoj kiuj enhavas la Afrikajn barbulojn. Ili estis kutime unuigitaj al siaj sudamerikaj kaj aziaj parencoj en la Kapitonedoj dum tempo[1], sed tiu grupo estis konfirmita kiel limigita nur al la ĉefa sudamerika stirpo. Estas 42 specioj en la genro Lybius de internaj arbaroj al la petolbirdoj (Pogoniulus) de kaj arbaroj kaj arbustejoj. Ili troviĝas tra subsahara Afriko, kun la escepto de malproksima sudokcidenta Sudafriko.

La afrikaj surteremaj barbuloj, nome Trakifonenoj, havas teritorion el suda Saharo al Sudafriko. Ĝi enhavas nur unu genron, nome Trachyphonus, ili estas kelkaj el la specioj de barbuloj de plej malferma kamparo. La subfamilio Libienoj enhavas la afrikajn arboremajn barbulojn. Estas 36 specioj de Libienoj en 6 genroj.

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Ili estas kutime ĉirkaŭ 20–25 cm longaj, diketecaj, kun grandaj kapoj kaj iliaj fortikaj bekoj estas ĉirkaŭringitaj de harecplumaj bridoj ege rimarkindaj en la Barbobarbulo; tamen la petolbirdoj estas pli malgrandaj, ĝis la Ruĝpuga petolbirdo (Pogoniulus atroflavus) kun nur 7 g kaj 9 cm longa.

Ili estas ĉefe solemaj birdoj, kiuj manĝas insektojn kaj frukton. Ili vizitas arbojn de figoj kaj de multnombraj aliaj specioj de fruktarboj aŭ arbustoj; individua barbulo povas manĝi la fruktojn de eĉ ĝis 60 diferencaj specioj en sia teritorio. Ili vizitas ankaŭ plantejojn kie manĝas kultivitajn fruktojn kaj vegetalojn. Fruktoj estas manĝitaj enteraj kaj la nedigestebla materialo kiel semoj estas regurgita poste (ofte antaŭ birdokanto). Regurgitado kutime ne okazas en la nesto (kiel okazas ekzemple ĉe tukanoj), kvankam la petolbirdoj metas bastonetajn semojn de visko ĉirkaŭ la enirejoj de siaj nestoj, probable por mallogi eventualajn predantojn. Kial la aliaj barbuloj, oni supozas, ke ilia estas gravaj agentoj por la semodisiĝo en tropikaj arbaroj.

Krom manĝi fruktojn, afrikaj barbuloj manĝas ankaŭ artropodojn, plukitajn el la branĉoj kaj trunkoj de arboj. Ili manĝas ampleksan gamon de insektoj, inkludante formikojn, cikadojn, libelojn, grilojn, lokustojn, skarabojn, tienojn kaj mantojn. Krome ili manĝopredas ankaŭ skorpiojn kaj skolopendrojn, kaj kelkaj specioj manĝopredas ankaŭ etajn vertebrulojn kiel lacertojn, ranojn kaj gekojn.

Oni ne konas ankoraŭ precizajn detalojn pri la reproduktado de afrikaj barbuloj, kvankam kiel eksterordinarre inter Pegoformaj, kelkaj sociaj specioj nestumas en riverbordoj aŭ termitejoj. Kiel multaj membroj de sia ordo, Pegoformaj, iliaj nestoj estas en truoj elfositaj en arboj, kie la ino demetas kutie el 2 al 4 ovojn (escepte ĉe la flavbrusta barbulo, kiu demetas ĝis 6), kovataj dum 13–15 tagoj. Nestozorgo estas kunrespondeca de ambaŭ gepatroj.

Estis ĝenerale malmulte de interagado kun homoj. Kelkaj specioj kiuj postulas praarbarojn malpliiĝas pro senarbarigo, eventuale por profito de la plej proksimaj parencoj, al kiuj ne tiom nepras praarbaroj. Ekzemple la perdo de arbaroj de altaj teroj en Kenjo preskaŭ malaperigis la specion de la Bridverda petolbirdo dum disvastigis tiun de la Ruĝfrunta petolbirdo kiu etendigis sian teritorion.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ruĝflava barbulo
Trachyphonus erythrocephalus

Subfamilio Libienoj

Subfamilio Trachyphoninae

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Short & Horne (2002)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ballmann, Peter (1969): Les Oiseaux miocènes de la Grive-Saint-Alban (Isère) [The Miocene birds of Grive-Saint-Alban (Isère)]. Geobios 2: 157-204. [Franca kun angla resumo] COI:10.1016/S0016-6995(69)80005-7 (HTML abstract)
  • Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF plena teksto
  • Short, L.L. & Horne, J.F.M. (2002): Family Capitonidae. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.) Handbook of the Birds of the World (Volume 7: Jacamars to Woodpeckers). Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-37-7