Afzelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Afzelio
Afzelia africana, frukto kaj semo
Afzelia africana, frukto kaj semo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Afzelia
Sm.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Afzelio (Afzelia) estas genro el la subfamilio Caesalpinioideae de la familio fabacoj (Fabaceae). La dek tri specioj ĉiuj estas arboj, kaj hejmas en tropika AfrikoAzio.

Uzadoj[redakti | redakti fonton]

Afzeliaj specioj primare servas al lignoproduktado, kvankam iuj specioj havas medicinajn uzadojn. La konstruligno estas plej komune komercigita kaj sub la kolektiva nomo de "doussie" [dusie] , kaj sub tiu de "afzelia". La ligno de la specioj Afzelia africana, Afzelia bipindensis kaj Afzelia pachyloba estas komercigita sub la nomo "meli" . Unu el la komunaj nomoj ankaŭ estas (angle) "pod mahogany", pligrandigante konfuzon pri la nomo "mahogany".

La semoj estas ruĝaj kaj nigraj kaj estas uzataj kiel artefaritaj perloj, ekzemple en kolĉenoj.

La ligno ofte estas uzata kiel supraĵa materialo por eksteraj ciklodromoj.

La ligno de la azia specio Afzelia xylocarpa, kiu havas riĉan desegnaĵon, estas vendata kiel "Afzelia xylay" [afzelia ksile]. La semoj kaj la arboŝelo de tiu ĉi specio estas medicine aplikataj.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Afzelia africana
Afzelia bella
Afzelia bipindensis
Afzelia bracteata
Afzelia pachyloba
Afzelia palembanica
Afzelia peturei
Afzelia quanzensis
Afzelia rhomboidea
Afzelia xylocarpa

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio