Ahatanhel Krimskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agatangel Krimskij sur ukraina poŝtmarko

Agatangel Krimskij (Krymskyj) ukraine Кримський Агатангел Юхимович (3-a de januaro 187125-a de januaro 1942) estis ukraina lingvisto-orientologo, historiisto, poeto kaj tradukisto. Posedis ĉ. 60 lingvojn. En 1892-96 - studento de Lazareva Instituto de orientaj lingvoj en Moskvo; post scienca oficvojaĝo tra Sirio kaj Libano - profesoro de la sama Instituto (de 1900), kie li instruis la araban, la persan, la turkan.

Post sendependiĝo de Ukrainio en 1917 li revenis al la patrujo, estis profesoro de Kijiva Universitato; kunfondinto (1918) de la Sciencakademio de Ukrainio. Multjara direktoro de la Instituto de Orientologio (Kijivo, 1921-1929). En 30-aj jaroj de XX jc. estis fakte forigita de scienca agado. 1941 - arestita pro kontraŭsoveta propagando kiel ukraina naciisto, estis mortigita (1942) en malliberejo de Kustanaj, Kazaĥio.

Verkis poemojn, tradukis de multaj orientaj kaj eŭropaj lingvoj. Liajn poemojn esperantigis Nadija Hordijenko Andrianova, Klara Rabinoviĉ, Vasil Atamanjuk (Ukraina Stelo, 1991, 1).