Akileo
Akileo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Milfolia akileo (Achillea millefolium)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
multaj, vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Akileo (Achillea) botanike apartenas al la asteracoj. Ĝi estas daŭra planto alta 10-80 cm kiu kreskas ĉefe en Eŭropo kaj Azio, kie pli ol 100 specioj ekzistas.
Akileo kreskas abunde sur herbejoj, en maldensaj arbaroj, sur kortoj kaj apud vojoj. La florojn oni plukas antaŭ la finfloro, la supran parton – ĉ. 20 cm. La drogo jam en pratempoj helpis sanigi vundojn. Interna uzado estas konata nur de la 18a jarcento. Popolaj kuracistoj uzadis ĝin kiel rimedon por sanigi vundojn, por haltigi sangadon (lignohakistoj metadis ĝin sur vundojn) kaj por lavi hararon.
Kuirado
En la kuirarto oni uzas la foliojn kaj la florojn de la planto, depende de la specio: La milda gusto de la Achillea ptarmica ekzemple bone taŭgas por fajnigi salatojn, kazeon kaj buterpanon, dum la iom amaraj folioj de la milfolia akileo (Achillea millefolium) estas uzataj por likvoroj, kaj en la pasinteco ili ofte anstataŭis la lupolon dum la produktado de biero.
Kuracado
Akileo estas unu el la plej malnovaj kuracplantoj. Unuavice ĝi helpas al virinaj malsanoj, do ĝi estas virina kuracplanto. Sebastian Kneipp skribis pri la planto: Virinoj preventus multajn malsanojn, se ili de tempo al tempo uzus akileon.Ĝi helpas ne nur al knabinoj, kiuj havas neregulan menstruon, sed ankaŭ al virinoj antaŭ aŭ post la klimaktero.
En la naturkuracado la sekigitaj folioj de la planto uzatas en tizano aŭ tinkturo, ekz. por stimuli la digeston kaj mildigi inflamojn. La drogo entenas eteroleon, akileinon, holinon, mukojn, askorban acidon, amarajn kaj aromajn substancojn. Ĝi ekscitas apetiton, fortigas sekreciadon de salivoj kaj stomakaj sukoj, plialtigas koaguladon de la sango kaj tiel haltigas la sangadon. La tanacidoj efikas kontraŭinflame. La drogo krome helpas ĉe sangofluado el utero, malsanoj de renoj, nazo, gingivoj, hemeroidoj, dispepsio, gastrito, kolito, diareo, inflamo de urina veziko, iktero, reŭmatismo. Ĝi plifortigas kontrahojn de utero kaj reguligas menstruon. Dum malvarmumo, doloroj de dorso kaj ĉe reŭmataj malsanoj estas bone trinketi varmegan akilean tizanon. [1]
Eksteraj ligiloj
greke http://www.killerplants.com/whats-in-a-name/20020802.asp greke http://www.herbmed.org/herbs/herb13.htm greke http://www.healthy.net/library/books/hoffman/materiamedica/yarrow.htm greke http://www.botanical.com/botanical/mgmh/y/yarrow02.html
Referencoj
- ↑ Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014