Akvorezervejo de Mequinenza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvobaraĵo de Mequinenza.

La Akvorezervejo de Mequinenza, en hispana Embalse de Mequinenza, kromnomita Mar de Aragón (Maro de Aragono), estas akvorezervejo de la rivero Ebro en la provinco Zaragozo (Aragono, Hispanio) ĝuste antaŭ ties eniro en Katalunio. Ĝi nomiĝas "de Mequinenza", ĉar la akvobaraĵo mem estas ĉe tiu loĝloko. Ĝi estas la plej granda akvorezervejo de Aragono, kaj je turismaj aferoj estas nomata "Mar de Aragón".

La akvobaraĵo mem estis konstruita cele al tri diversaj profitoj, nome produktado de hidroelektra energio, rezervejo por irigacio, kaj kontrolado de inundoj damaĝaj en la malsupra fluejo de la grandrivero. Un de la plej evidantaj trajtoj de tiu sektoro de la rivero Ebro estas la serio de grandaj kaj sinsekvaj meandroj en la akvorezervejo mem (ankaŭ antaŭe) ĝis finfine la fluejo mallarĝiĝas por trapasi la Katalunan Marbordan Montaron.

Kunfluejo de la riveroj Segre kaj Cinca (sablokoloraj dekstre pro sedimentoj el nordaj komarkoj) kun Ebro (pli malhelbruna) ĉe Mequinenza. Maldekstre videblas kaj la akvobaraĵo kaj la akvorezervejo de Mequinenza.

La inundo de iamaj ĉeriveraj terenoj devigis la plenumon de gravaj komplementaj vorkoj kiel konstruado de novaj loĝlokoj ĉe Mequinenza kaj Fayón, variantoj de jam ekzistintaj ŝoseoj, kreado de novaj pontoj super la riveroj Ebro, Segre kaj Matarraña kaj variantoj de la Fervojo Barcelono-Madrido.

Ĝi estis konstruita en 1966 sur la rivero Ebro, havas areon de 7540 hektaroj de akvosurfaco, pro kio ĝi estas la plej granda akvorezervejo de Aragono. Ĝia volumo povas atingi 1530 hm³. Ĝi havas averaĝan larĝon de 600 m kaj profundecon de pli ol 60 m. La akvobaraĵo mem, 79 m alta, estas apogita sur kalkoŝtonaj deklivoj de la montaroj Montenegre kaj La Huerta, en la municipa teritorio de Mequinenza.

Akvorezervejo de Mequinenza el aviadilo je 36 000 futoj alte.

La akvorezervejo utilas en preciza sektoro kiel provinca limo inter la provincoj Huesca kaj Zaragozo. Ĝi inundas parton de la municipaj teritorioj de Mequinenza, Fraga, Caspe, Chiprana, Sástago kaj Escatrón. Estas "marbordaj" la loĝlokoj Chiprana kaj Caspe, de la komarko Bajo Aragón-Caspe.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]