Al-Biruni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Biruni

Abu Rajhan Al-Biruni (naskiĝis la 15-an de septembro 973, mortis la 13-an de decembro 1048) estis persa matematikisto, astronomo, fizikisto, klerulo kaj enciklopediisto naskita en Ĥorazmo (Centra Azio).

Lige al la tiutempa politika situacio (gaznavidaj atakoj al Barato), Biruni pasigis en Barato multe da tempo. Perfekte alproprigante sanskriton, li studis la hindan filozofion kaj religion. Dum ĉi tiu esplorado, pli frue ekkoninte aliajn grandajn kulturojn, li akiris proprajn konvinkojn kvazaŭ antaŭigantajn skolastikismon kaj eĉ evoluismon. Kiel historiisto detale priskribis la periodon de postaj Sasanidoj kun enpaŝo de persa filozofo Mazdak. Li okupiĝis ankaŭ pri geologio, mineralogio esplorante antaŭ ĉio valorŝtonojn, tre precize por tiutempo difinante ilian durecon kaj specifan pezon. Li prezentis ankaŭ provon klarigi ekziston de travideblaj gemoj kiel efekton de solidiĝo de likvaĵoj. Tre kritike rilatis al konvinkoj pri kuraca influo de gemoj kaj mineraloj. Li verkis ankaŭ traktatojn pri matematiko, farmakologio, astronomio kaj astrologio.