Aladár Fodor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Fodor
Persona informo
Naskonomo Fodor Aladár
Naskiĝo la  14-an de oktobro 1877(nun 1877-10-14)
en Hungario Gyömrő (Hungario)
Morto la 3-an de julio 1918
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio-Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistofilmproduktorofilmreĝisoroaktoroscenaristoĉefkameraisto
vdr

Aladár Fodor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor Aladár estis hungara ĵurnalisto, produktoro, filmreĝisoro.

Aladár Fodor [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1878 en Gyömrő, li mortis la 3-an de julio 1918 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Fodor post lernado estis ĵurnalisto, li okupiĝis ĉefe pri krimaj-policaj temoj. Ekde 1912 li interesiĝis pri filmoj, en la sekva jaro li aliĝis al János Fröhlich. Ili fondis filman entreprenon, kiu estis la unua hungarlingva kinoĵurnalo. Dum la 1-a mondmilito la kinoĵurnalo okupiĝis pri la bataloj. Post la militego la entrepreno faris ankaŭ aliajn filmojn. Li vojaĝis al Vieno, kie li malsaniĝis kaj mortis. Li estis entombigita en Budapeŝto.

Elektitaj produktitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Tüzet kérek! (1912, ankaŭ reĝisoro)
  • Magyarország a világháborúban (1916)
  • Árvák imája (1922)

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pufi (Hogyan lett ünnepelt hős egy jámbor pesti férjből?) (1914, ankaŭ produktoro)
  • IV. Károly megkoronázása (1916, ankaŭ kameraisto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.